Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
VARIE
VARIE (la Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj) n-ro 6 jam okazis la 20-an de marto. Estis grandega sukceso el Meksiko, kun preskaŭ 60 partoprenintoj. Planu ĉeesti la venontan, kiu okazos post tri monatoj el Peruo.

MeKaRo 2026
Bonvenon en Granbeo (Granby). Sekvu la ligilon por legi la tutan artikolon. Ne maltrafu la okazon malkovri Granbeon ĝuante esperantistan etoson en majo 2026.
Vizitu la retejon mekaro.ca por vidi la programon kaj aliĝi. Via aliĝo antaŭ la 1-a de majo helpos nian planadon kaj mendojn en diversaj lokoj. Bonvenon en granbea Esperantio.
Novaĵoj pli facile troveblaj en nia retejo
Ĉu vi konfuziĝas pri la multaj lastatempaj novaĵoj? En nia retejo, la paĝo pri Novaĵoj lastatempe ŝanĝiĝis; ĉu vi jam vidis? Nia retpaĝestro Jordan aldonis kategoriojn kaj arĥivojn por pli faciligi la troveblon de artikoloj. Bonvolu doni vian opinion pri tio.
Novaĵo pri Himalia
La kebekia filmo en Esperanto Himalia, de la kinoartistoj Clara Milo kaj Juliette Lossky (al kiuj kelkaj kebekiaj esperantistoj kontribuis, kiel vi scias), estis elektita por konkuri kadre de Prix Écrans canadiens/Canadian Screen Awards, en du kategorioj: plej bona fikcia mallonga filmo; kaj plej bona rolludado en fikcia mallonga filmo, por Noam Desbiens-Lépine.

La rezultoj estos anoncitaj la 31-an de majo. El la oficiala retejo: https://www.academy.ca/nominees/
Vidu ankaŭ la publikaĵon de ESK pri tio en FB: https://www.facebook.com/share/p/1GXLYRfFXY/
Mr. Esperanto – P. Tolemy (2026)
Kun intereso kaj scivolemo mi legis la novan, anglalingvan romanon Mr. Esperanto, post kiam la aŭtoro, P. Tolemy, reklamis ĝin en retmesaĝo al KEA. Laŭ mia opinio, la 339-paĝa libro estas interesa kaj leginda.

Kiel klarigas la verkisto, Mr. Esperanto ne temas pri Esperanto, eĉ se la lingvo ludas gravan rolon. Estas fikcia rakonto pri regiono en Hispanio, kies popolo voĉdonas por sendependiĝi kaj ekuzi Esperanton kiel oficialan lingvon de sia nova lando. Komplikaĵoj abundas. Ĉefan rolon ludas profesoro, kiun oni baldaŭ eknomas “S-ron Esperanto” pro siaj klopodoj antaŭenigi la uzadon de la lingvo. La romano temas pri la multaj malfacilaĵoj, kiujn li devas fronti en sia politika kaj privata vivo.
La ideo de Esperanto kiel ĉefa oficiala lingvo de la ŝtato ne plaĉis al ĉiuj, kaj estis akraj kaj pensigaj kritikoj. Tamen, mi trovis aparte interesa la uzadon de nia lingvo kiel lingvan eksperimenton. Laŭ la verkisto, aliaj lingvoj, kiel ekzemple la hispana, ne tiel bone funkciis. La leganto kvazaŭ studas Esperanton kun tiuj en la libro, kiuj eklernas ĝin, kaj pli poste oni trovas pli kaj pli da esperantlingvaj dialogeroj [kun tradukoj], sed ne tro multajn; ili kvazaŭ spicas la rakonton. Por tiuj ne-esperantistoj, kiuj alprenas la tempon por atente legi ĝin, estas interesa enkonduko (aŭ memorigilo) pri la lingvo. Laŭ mia supozo, tiuj, kiuj malofte uzas Esperanton, eble trovos ĝin plej interesa.
La verkisto, Patrick Tolemy, estas irandevenulo sed jam de 20 jaroj loĝas en Aŭstralio. Edukita pri scienco kaj inĝenierado, li ankaŭ multe ŝatas lingvistikon kaj verkadon. Ne esperantisto, li tamen ricevis multajn konsilojn de sia samlandano, la verkisto Trevor Steele. Pro hezitemo pri sia sekureco, Tolemy ne aperigas biografion en siaj retejo aŭ libroj, sed li bonkore respondis miajn anglalingvajn demandojn. Parenteze, en sia listo de libroj, Tolemy havas preskaŭ la saman rakonton, sed sen la lingva elemento, en sia nova, malpli longa kaj pli brutala romano, Papa’s Republic.
Mi rekomendas la libron Mr. Esperanto al ĉiuj legemuloj, aparte al tiuj anglalingvanoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto sed ne tiom ofte uzas ĝin. Mi multe deziras ricevi viajn recenzojn.
– Bob Williamson
Nun eblas aliĝi al NASK kaj la LK!
Esperanto-USA fieras anonci, ke post kelkaj semajnoj da diligenta laboro de la skipo, la detaloj pretas pri siaj 2026 someraj eventoj: la Nordamerika Somera Kursaro (NASK) kaj la Landa Kongreso de Esperanto-USA, en Klevlando. Legu la detalojn ĉe https://esperanto-usa.org/en/nask-lk-2026/. Kanadanoj kiuj interesiĝas partopreni povas enketi pri la kanada prezo ĉe kongreso2026@esperanto-usa.org.
Unua Tanzania Esperanto-Safaro
Sekvu la ligilon por ekscii pri mirinda vojaĝebleco.
Kion vi pensas?
Koncerne: Ekmorto de Esperanto
je la 1a de marto respondis James Bridge (draste mallongigita*)
“Responde vian demandon en la lasta Lumeto, mi ĝenerale konsentas ke Esperanto suferas malrapidan ekmorton, sed mi plejparte volas kontribui opinion pri la kaŭzo.
Miaopinie, surbaze de mia vidpunkto en norda Ontario, Esperanto estas tro multekosta por la plimulto da homoj. Tutcerte jes, oni rajtas senpage lerni Esperanton helpe de Duolingo aŭ Eklernu, sed lerninte la lingvon, do kion sekve?”
“Mi amegas nian aferon, sed profunde malgajigas min la timo ke, por mi, ĝi por ĉiam restos fora fantazio preter mia tuŝpovo. Mi ne scias kiel ŝanĝi la situacion, ĉar miaopinie ĉio ĉi radikiĝas en la problemo, ke ĉiutaga vivo fariĝis tro multekosta kaj tempon-postulanta por la plimulto da homoj (inkluzive min).”
* La tuta respondo baldaŭ aperos en Lumo.
Aliajn pensojn vi trovu en la prelego de Humphrey Tonkin, farita pasintjare kaj spektebla en ĉi tiu kolekto de belaj memoroj pri la Dulanda Kongreso en Toronto.
Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Respondi