El la plej nova numero de Lumo. Clara Milo, kunkreintino de Himalia (kun Juliette Lossky) respondas demandojn de Nicolas Viau…

En oktobro 2024, kadre de “Festival du nouveau cinéma”, premieris en Montrealo la mallonga sciencfikcia filmo en Esperanto “Himalia”. Tiu unika kaj originala kinarta verko, kies lingvaĵoj estis flegitaj de kebekiaj esperantistoj, estis reĝisorita de Clara Milo kaj Juliette Lossky – neesperantistoj. Ĝi konkuris kun aliaj mallongaj kanadaj filmoj kadre de tiu kinarta festivalo. Temas pri unu el la malmultaj profesiaj filmoj en Esperanto. Kiel tio okazis? Mi koncize rakontu…
Unuaj spuroj
Fine de la printempo en 2023, mi hazarde eksciis, ke estis elsendita en Montrealo alvoko por aktoroj, en kiu oni devas reciti liniojn en Esperanto … iom(ege) nekutima afero!
La kanada kinartisto (kaj esperantisto!) Matthew Rankin kaj Yevgeniya (Ĵenja) Amis petis movadan helpon (mi tiam prezidis la Esperanto Esperanto-Societon Kebekian). Evidentiĝis, ke ja ekzistas projekto pri filmo en Esperanto, kaj ni baldaŭ ricevis scenaron, kun skiza traduko de la dialogaro. Aventureto komenciĝis!
Kaj la kinartistoj kaj la produktistoj deziris, ke la filmo estu en bonkvalita Esperanto. Do ekestiĝis traduka grupeto konsistanta el la kebekiaj esperantistoj Sylvain (Silvano) Auclair, Ĵenja Amis kaj mi mem. Mi ankaŭ helpis al la aktoroj akiri ĝustan elparolon de nia lingvo. Mi mem eĉ havas voĉan rolon en la filmo, samkiel alia esperantisto el Kebekio, Tamara Anna Koziej. Temas do pri bela teama laboro!
La filmado okazis en bela kampara etoso en la kanada (kaj ebena) provinco Manitobo fine de la somero 2023 – en tiu fazo mi ne partoprenis, sed evidente la vetero belis, kaj ĉio okazis senprobleme.
Pri kio temas?
Ni ne malkaŝu tro da detaloj, ĉar multaj esperantistoj certe volos spekti la filmon, sed temas pri mallonga (ĉ. 20-minuta) sciencfikcia filmo, kies dialogaro estas tute en Esperanto. Temas pri la vivo de familio, ritmita de la sunlumo, en bela bieno, en sufiĉe fora estonteco, sur Himalia. Estas kvar roluloj. Mi ne diru pli!
Ĉu eblas spekti ĝin?
Oni jam okazigis tri fojojn specialajn projekciojn (kun permeso de la distribua firmao de la filmo) antaŭ Esperanta publiko kadre de kanadaj aranĝoj. Espereble ankaŭ estos pliaj okazoj montri la filmon dum postaj Esperantaj kunvenoj.
Ĝi ankaŭ spekteblos per la servoj de grava eŭropa dissenda servo: ARTE (arte.tv) ekde la 8-a de januaro 2026.
Intervjuo kun Clara Milo
Kiu estis la kerna ideo de la projekto? Kial vi elektis Esperanton?
CM: La kerna ideo de la filmo fontis el la deziro krei filmon, en kiu la lumo estas la ĉefa “rolulo”. Provante realigi tiun deziron, Juliette kaj mi alvenis al la elpenso de mondo, kiu ne estas la Tero, sed satelito de Jupitero, sur kiu la lumo “malsame” moviĝas.
La koncepto malantaŭ la lingvo tiom belas, ke ni volis montri universon, kie tiu lingvo konkeris la mondon!
Ni ekkonsciis, ke la filmo fakte temos pri la estonteco. Origine, la scenaro estis verkita en la angla. Sed ni poste ekhavis la ideon, ke estontece la ĉefa lingvo ne estus ĉu la angla, ĉu la franca aŭ alia tia lingvo. Sed ĝi povus esti “elpensita” lingvo. Mi jam estis aŭdinta pri Esperanto, kaj ni do tiel decidis.
Tiucele, ĉu eblus uzi jam ekzistantan “dialekton” por provi bildigi tiun estontecon? Esperanto, kiu estas relative freŝdate aperinta lingvo, iĝis nemaltrafebla elekto, fakte.
[…] Post la elekto de Esperanto, ĉu la lingvo ŝajnis al vi aparte malfacila afero, aŭ ĉu nur unu inter pluraj, ĉar diversaj aspektoj de la reĝisorado de filmo povas evidentiĝi malfacilaj!
CM: Mi jam havis sperton reĝisori filmon en fremda lingvo: la islanda, kiu estas lingvo, kiun mi ne parolas. Kiam tiu filmo, kies titolo estas “Aska”, estis projekciita en kinejo, mi fakte ekkonsciis pri tio, ke la rakontado estis reliefigata pro la fakto, ke oni devas legi subtekstojn. La aŭdata dialogaro fariĝas melodio, kiu lasas la publikon atenti la “literaturaĵojn” de la filmo, io, kion oni kutime apenaŭ atentas, kiam la frazoj “nature” glitas en nin.
Do Esperanto ne timigis min, êc se iuj teamanoj ja iom timis tiun aspekton. Tamen, dum tiuj rolulelektaj sesioj, kiujn ni gvidis kaj en la franca kaj en Esperanto tiel, ke ni povu kompari, ni rimarkis, […] ke iuj homoj ŝajnas pli trafaj Esperante ol franclingve!
La lingvo ebligis ilin distanciĝi de la vortoj kaj esprimi sin per emocioj anstataŭe. […]

Pri Esperanto mem, laŭ mia kompreno, vi jam konsciis pri la ekzisto de Esperanta lingvokomunumo, sed kion precize vi sciis? La filmo nun ankaŭ estas parto de Esperanto-kulturo! Temas pri ero de la publiko, kiu speciale rilatos al la filmo.
CM: Ni ne vere pensis pri tio. La projekto ja celas tiom specifajn publikerojn kaj estas tiom “niĉa”, ke ni ĉiuokaze ne celis la ĝeneralan publikon. Sed ni restis fidelaj al nia koncepto, kion la fina rezulto ja spegulas.
La filmo restas sufiĉe alirebla, sed ja celas komunumojn, ekzemple astronomiŝatantojn – ja temas pri sciencefikcia filmo, kun relative realeca sinteno. Oni povus taksi ĝin kiel filmon el diversaj subgenroj. Ĝi allogas publikon de pasiuloj, ĉu Esperantistoj, ĉu ŝatantoj de sciencfikcio.
Himalia cetere prezentas pozitivan estontecon. Mi ne plu eltenas ĉiam spekti apokalipsajn filmojn, en kiuj ĉio detruiĝis! Krei ion, kio spegulas optimisman estontecon sanigas la animon. Tio al ni vere gravis. Eĉ se ankaŭ en tiu estonteco ĉio ne estas perfekta.
Estas ankaŭ en la filmo fantasmagorio de la Tero, ekzemple per la glorigo de bestoj.La muziko de la filmo, siaflanke, utiligas multajn instrumentojn, en stilo, en kiu la diversaj influoj estus tre aŭ diluitaj aŭ kunfanditaj, kaj kreis ion, kio, kvankam ĝi pensigas la aŭskultantojn pri diversaj aferoj, ne vere rekoneblas, kaj kion ne eblas facile situigi epoke aŭ loke. Ankaŭ tion ni celis per la uzo de Esperanto. […]
Esperanto estas nova kulturo, kiu ebligas al ni vojaĝi en mondo, kie oni ne estas ankrita – […] Esperanto ne estas ligita al specifa kulturo aŭ eĉ specifa epoko. Parolante dum tiu ĉi intervjuo, mi memoras, kiel ĝusta estis nia elekto!
Ĉu vi povus iom paroli pri viaj estontaj projektoj, kaj kiel ili povus esti influitaj de la sperto realigi la filmon “Himalia”, filmo originala interalie pro sia elekto de Esperanto kiel lingvo? […]
CM: Mi provos, en mia venonta filmo, inkluzivigi la korsikan lingvon. Mi havas grandegan respekton por fremdaj lingvoj. Mi kredas, ke kaj muzika kaj lingva diverseco multe influas artaĵojn. Mi ankaŭ havas projekton, kiu estas dokumentfilmo pri arbaraj fajroj, cele al kio mi vojaĝas tra la tuta mondo…
Kadre de miaj projektoj, mi provas neniam igi la anglan “baza lingvo”, aŭ se ĝi aperu, ke ĝi estu […] nur unu lingvo inter diversaj. Laŭ mi oni taksas la anglan en kinarto pli grava, ol oni devus. Unuflanke, oni ja komprenu, ke ĝi ebligas aliron al pli vasta publiko. Sed mi pli ŝatas plaĉi al malgranda publiko, kiu vere ŝategos la filmon pro ĝia aŭtentikeco. Mi iam aŭdis, ke pli valoras 100 veraj fanoj ol 1000 nuraj “sekvantoj”.
Traduko: Nicolas Viau
Reklamfilmeto: vimeo.com/1017560555
Informoj: travellingdistribution.com/film/himalia-583



Respondi