close up photo of flowers

Lumeto, Majo 2026

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

Malferma Invito — Por partnereco, kunlaboro, ŝanco en la esperanta ekosistemo

Karaj Samideanoj,

Ni iniciatas la kreadon de internacia futbala sekcio de IKEF, celanta kunligi sporton, edukadon kaj Esperanton en praktikaj projektoj.

Ni invitas futbalajn klubojn, akademiojn kaj trejnistojn interesatajn pri:

  • internacia kunlaboro
  • junularaj programoj
  • novigaj sportaj iniciatoj

La sekcio funkcios kiel platformo por kunlaboro kaj evoluigo de komunaj projektoj. Se via organizo deziras partopreni aŭ kunlabori, ni ĝojos ekkoni vin.Kunlabore ni povas konstrui novan modelon por internacia sporto per Esperanto.

Samuel Adebowale
Esperanta Futbala Iniciato (IKEF)
RxP (RespireX Performance)
UEA • HEF • IKEF
Email: sadebowale@pm.me
Whatsapp: +34652348398

La 29an de marto, Samuel prelegis pri la temo: https://youtu.be/FPp11KpeLA4?si=xV3UIbGY8dN3SO7p.

Lia artikolo aperos en la venonta numero de La Merkato

IJK en Katalunio

La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Tiana, Katalunio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026. Partoprenu IJK-n por sperti tre raran plenan suneklipson, ĝui regionon riĉan je kulturo, historio, kaj gastronomio, kaj pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo! Venu pasigi eksterordinaran kaj memorindan someron kun ni!

La unua aliĝperiodo daŭros ĝis la 16a de junio 2026. Post tiu dato, la prezoj de la programkotizoj plialtiĝas. Aliĝu nun por sekurigi vian lokon! Kvankam organizita de junuloj, la kongreso bonvenigas esperantistojn de ĉiuj aĝoj. Aliru la aliĝilon ĉe https://ijk2026.tejo.org/.

Informis Hayden Hendricks, informisto pri la IJK 2026 en Katalunio

Nova libro

En la pasintmonata Lumeto mi informis al vi pri, kaj kvazaŭ recenzis, relative novan anglalingvan romanon Mr. Esperanto, kiun mi lastatempe legis post mesaĝo al KEA de la verkisto. Antaŭ du tagoj, esperantista verkisto el Francio informis al KEA pri sia lastatempa, anglalingva detektivromano, Murder in Pont-à-Mousson (eldonejo Pegasus, 2025).

La verkisto, Hannes Larsson, plenigis sian rakonton kun informeroj pri Esperanto por informi la plej multajn neesperantistojn (anglalingve) pri la ekzisto kaj la mirindaj kvalitoj de nia lingvo, kaj por substreki la favoradon de la paco en la mondo. Li proponis, ke ni mendu multajn ekzemplerojn por donaci al neesperantistoj. Larsson eĉ decidis donaci la tuton de la aŭtoraj honorarioj al UEA. Supozeble malmultaj inter ni deziras aŭ kapablas fari tion, eĉ se la plano sufiĉe meritoplenas. Tamen, mi ja intencas mendi kaj legi la libron. Se vi ŝatas anglalingvajn detektivromanojn, eble ankaŭ vi deziros aĉeti kaj legi ĝin. Se jes, bonvolu informi al ni pri via opinio pri la libro.

Filmeto publikiĝis

Oscar Pasche, studento ĉe liceo de St-Maurice en Svisio, petis la 4-an de aprilo al KEA kaj multaj aliaj esperantlingvaj kontaktoj, ke oni helpu al li traduki sian 1:47-minutan filmeton en kiom eble plej multaj naciaj lingvoj. Temas pri konkursaĵo “Scienco kaj Juneco”. Ĉiuj liceanoj svisaj devas fari finlicean laboraĵon nomitan “Maturiga Laboraĵo” (ML) pri iu temo. Li elektis la temon “Esperanto, serĉado al universaleco kaj egaleco” kredante, ke Esperanto povus tre utiligi ĉefe por Eŭropo. 

Oni promociis la filmon https://www.youtube.com/watch?v=6J0rdhtiMP0 al la finalo, kiu okazas la 1-an kaj 2-an de majo. Sukceson al li! Spektu la filmon kaj notu la subtitolojn en 40 lingvoj.

Lumo alvenis

Mi ĵus ricevis en la poŝtkesto la novan numeron de Lumo en papera formato. Ĉu ankaŭ vi? Yves Bellefeuille jam reagis: “Mi ne atendis tiom belan eldonon! Gratulon!”

Belega, laŭ mi. Kion vi opinias? Kion vi ŝatas aŭ malŝatas pri ĝi?

Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.