Renkontu Alekson Miller, la ricevinto de la Premio Maertens 2026!

El la plej lasta numero de Lumo, Ĵenja Amis Intervjuis Alekson Miller


Saluton, Alekso! Dankon pro via akcepto intervjuiĝi en Lumo kaj gratulegojn pro la premio Maertens! Tiom meritite! 

Dankon, Ĵenja. Tiu premio estis tre bonvena novaĵo post aparte longa jaro de laboro por la movado. Akiri financan subtenon por Esperanto-projektoj estas tiel malfacile kaj komplike, ke ni ofte devas labori senpage aŭ plu labori post la antaŭplanita pagado. Tial premio ĉi tia kun stipendo multe deturnas aktivulon for de la tento simple kabei pro elĉerpiĝo. Mi aprezas la subtenon de vi kaj Brandon Sowers, kiu ĵus menciis al mi, ke vi du nomumis min por tiu honoro. Tre kortuŝe.

Rakontu pri vi iomete! Ĉu vi ĉiam revis fari filmojn? Rakontu pri via unua filmo! Kiom aĝa vi estis, kiam vi faris ĝin?

Krei plenajn filmojn fakte estas nur ĉi-jardeka afero por mi. Mi delonge aktoras kaj de tempo al tempo mi prunte uzis profesian kameraon por krei kurtfilmon sed mi pli ofte simple amikiĝis al reĝisoroj, kiuj metis min en siajn projektojn aŭ mi dungiĝis per kutima provprezento kiam filmo kreiĝis en mia ŝtato. Post mia translokiĝo al Atlanto en Georgio, mia nova samdomano Isaac Deitz (Isaak) estis ĉefe filmisto anstataŭ aktoro. Mi lernis de li kiel reĝisori kaj munti filmojn por ne plu devi atendi la kapricon de aliuloj por krei ion. Lia ĉiusemajna filmfarada evento KTL (“Kick The Ladder”) (www.kicktheladder.com) kuraĝigis min kaj aliajn aktorojn fariĝi la estroj de niaj projektoj anstataŭ nur subuloj. Ankaŭ mia frato Adam estas tre lerta filmisto do ni hejme kreis aferojn kune junaĝe. Neniu specifa frua film-sperto aparte influis min; nur gravis, ke ni daŭre kreis filmojn kaj kreskis en niaj lertoj, kaj mi volas, ke tia kreskiga etoso ekzistu en Esperantujo.

Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis? 

Mi hazarde trovis vikipedian artikolon pri Esperanto dum aprilo 2013 kaj decidis provi lerni la plej facilan lingvon en la mondo kiel personan aktoran defion. Mi elŝutis sufiĉe malnovan kaj senkopirajtan lernolibron de Ivy Kellerman Reed kaj instruis min tiel. Post tri jaroj mi ĉeestis NASK-on 2016 en Norda Karolino (kiu estis nur 3 horojn for aŭte de mia tiama hejmo en Virginio) kaj finfine renkontis homojn, kiuj parolas la lingvon.

Kiom da filmoj vi jam faris entute? Kiom da ili en Esperanto? 

Dependas de la terminoj. Ĉu mi kreis kiel la reĝisoro aŭ multe partoprenis kiel eble aktoro, muntisto, aŭ kameraisto? Ni diru “multe partoprenis.” Kaj kio estas filmo? En presita literaturo, ni havas librojn, gazetojn, scenarojn, bultenojn, kaj broŝurojn. Ĉu la demando estu kiom da libroj verkis aŭtoron aŭ simple kiom li verkis? Mi ofte video-blogas pri mia vivo aŭ prezentas gramatikajn lecionojn aŭ registras plenajn prelegojn kaj koncertojn. Ni nomu tiujn aferojn videaĵoj kaj ne kalkulu ilin. Filmo devus enhavi verkitan intrigon kaj artajn planojn (en la fotila senso) kaj poste, ĝi devus havi vivan spektantaron. Nur tiel, reĝisoroj ekscios, ĉu la filmo efikas. Kiam David Beck flugis al Atlanto por prezenti sian Esperanto-filmon “La Hundido,” li diris al mi poste, ke li tuj konsciis, rimarkante la reagojn en la ĉambro, ke lia filmo nepre devus esti malpli longa kaj li sciis, kie li devus tondi ĝin. Do pri tiaj filmoj miaj, kie ankaŭ mi spertis spektantaron, estas almenaŭ cent, ĉefe dank’ al la KTL-programo de Isaac Deitz.

Rakontu pri via Jutuba Kanalo, Exploring Esperanto!

La kanalo simple estis mia persona aktora kanalo dum kelkaj jaroj. La mirinda semajno, kiun mi ĝuis ĉe NASK 2016, instigis min krei videaĵojn kun ekzemplaj poemoj kaj kantoj en Esperanto, por ke homoj povu pli facile kaj rapide lerni pri la lingvo kun klarigoj en la angla. Komprenante la lingvon pli kaj pli, mi aldonis gramatikajn lecionojn por ke aliuloj lernu la lingvon pli facile. 

Esperanto-USA donacis al mi stipendion por novaj kamerao kaj mikrofono en julio 2019. Mi planis serion de dulingvaj filmoj en la angla kaj Esperanto kie miaj ne-Esperantistaj amikoj aperas. Mi komencis la serion kun la filmo “Al Virino,” kie la vira aktoro legas elektronikan libron en la rakonto sed li vere legis la skripton tiel por ne devi parkerigi fremdaĵojn. Mi ofte uzis tiajn trukojn por kaŝi la fakton, ke nur mi el la skipanoj vere parolas Esperanton. Ekzemple, en “Kara Onklo,” mi instruis al la knabino simple diri “jes” rimarkante mian kapjeson kaj diri “onklo” kiam ajn mi tuŝas ŝian brakon parolante. Ĉio alia, kiun ŝi “diras” al mi, estis skribita sur ŝiaj notoj, kiujn ŝi amuze daŭre donas al mi tra la filmo.

Mi kreis Patreon-paĝon (www.patreon.com/ExploringEsperanto) en 2020 por pagi la aktorojn kaj kameraistojn en tiuj filmoj. Ĝi ankaŭ helpis min aĉeti novajn filmilojn kaj labori ĉiumonate pretigante miajn lecionojn. La kvanto de financa subteno ŝanĝiĝas de monato al monato sed tiuj homoj (inkluzive de vi, Ĵenja, kaj multaj aliuloj legantaj ĉi tiun intervjuon) ebligis al mi fari la imponajn projektojn, kiuj nun venigas al mi premion, do mi dankas vin. 

Rakontu pri viaj roloj en ne-Esperantaj filmoj kaj via aktora vivo kaj kariero! Rakontu ankaŭ pri la serio pri George Washington – kiu estis via rolo en ĝi? Kie eblas ĝin spekti?

Jes, mia unua parolanta rolo en televidserio estis “Turno: Spionoj de Vaŝingtono” (“Turn: Washington’s Spies”) por AMC, kie mi ludis la adjutanton de Generalo Vaŝingtono. Mi aperis en kelkaj epizodoj. Post tio, mi ludis soldaton en la hospital-dramo “Kompat-strato” (“Mercy Street”), nazion en la filmo “Imperio” (“Imperium”) kaj gimnazian brutalon en la kristana komedio “Altaraj Egooj (“Altar Egos”). En la serio “Hejmlando” (“Homeland”) por HBO, mi ludis hotelan grumon en epizodo sed plejparte dublis la aktoron Mandy Patinkin. Mi faris tion ankaŭ en Atlanto por la hospital-dramo “La Rezidanto” (“The Resident”). Dubli en Esperanto ne simple temas pri la aldono de fremdaj lingvoj aŭ danĝeraj akrobataĵoj; mi estis lumo-dublanto kiu ripetas la moviĝojn de la filmota aktoro dum la komplikita aranĝado de la kameraoj kaj lumoj. Kiam la vera sceno filmiĝas, mi ĝuas libertempon kaj dum tiuj longaj tagoj mi ekverkis miajn dulingvajn infanlibrojn pri la pirato Kapitano Katarino. Pri tio, kiel spekti tiujn aferojn, tio ŝanĝiĝas de monato al monato kaj dependas de elsendaj rajtoj en ĉiu lando, do vi simple devos individue kontroli.

Vi estas konata en Esperantujo kiel fondinto kaj longdaŭra prizorganto de la Usona Bona Film-Festivalo. Rakontu pri ĝi iomete. Kio instigis vin fondi ĝin? Kiam kaj kial vi decidis transdoni la administradon al aliaj?

En 2019 mi partoprenis en la filmkonkurso “Mia Asocio, Mia Urbo” kaj gajnis la duan premion. Neniu alia de mia lando partoprenis kaj UEA eĉ aldonis pliajn premiojn meze de la konkurso por instigi pli da homoj al partopreno. La ĉefaj problemoj laŭ mi estis tro da reguloj kaj maltro da premioj. Miaj amikoj diris, “Mi nepre ne gajnos do mi ne provos sed eble vi povos, Alekso.” Aliaj plendis pri la longega listo de postulataj aferoj. En la filmo devas aperi vidindaĵoj de via urbo kaj loka kluba renkontiĝo kaj informo pri la historio de la urbo, kaj tiel plu. Kaj oni devas skribi kaj aldoni subtekston post la filmado kaj muntado. Mi menciis la fortimigajn postulojn al la organizantoj kaj ili respondis, ke tiuj simple estis ĝeneralaj rekomendoj kaj oni ne devas enhavi ĉiun menciitan aferon. Sed la gramatiko ne indikis tion kaj la fortimigo jam okazis. Mi scivolis, kiel sukcesa estus konkurso en kiu eĉ amatoroj havas ŝancon gajni kaj ne estas tiom da postulitaj aferoj por fari. 

Mi uzis la KTL-programon kiel ŝablonon. Isaac permesas filmojn ĝis nur unu minuton longaj, argumentante, ke se oni ne povas koncize rakonti kaj interesi la spektanton ene de minuto, oni ne meritas 10 minutojn de ties vivo por pli longe tedi lin. Mi decidis, ke 5-minuta maksimumo sufiĉos (tamen, mi konsilas, ke venontjare ĝi fariĝu 3-minuta por plibonigi la kvaliton kaj ŝpari tempon al la festivalestro kaj ĵurianoj). Mi aldonis postulatan rekviziton por garantii, ke la filmoj estu freŝe kreita por la konkurso kaj por ekinspiri la verkadon de la skripto. Se kulero devas aperi, vi tuj imagos situaciojn en kuirejo aŭ restoracio anstataŭ fiksrigardi malplenan paĝon sen iaj ajn ideoj. 

Estrinte la konkurson kvin fojojn dum tri jaroj, mi sciis, ke la programo ne longe sukcesos, se ĝi tute dependos de miaj laboro kaj pasio. Mi mem tajpis la subtitolojn en du lingvoj por preskaŭ ĉiu filmo por ne fortimigi amatorojn, kiuj ne scipovas aŭ simple ne volas fari tion. Tia komplezo ne eblas je pli kaj pli granda skalo. Mi ankaŭ ne povis aperi en la filmoj se mi restis la estro, kaj multaj reĝisoroj en Atlanto povus krei bonegajn filmojn kun almenaŭ unu aktoro, kiu bone parolas la lingvon. Mi do petis al Catie Neilson preni la bridojn ĉar ŝi jam servis kiel reĝisoro kaj ĵuriano en la konkurso. Ŝi konsentis fari ĝin du fojojn kaj Aaron Fingtam verŝajne estros ĝin en 2026. Multaj homoj diras, ke la festivalo devus okazi kaj ili eĉ finance subtenas ĝin, sed mankas homoj, kiuj volas estri aŭ prizorgi ĝin. Kontaktu min aŭ la organizon Esperanto-USA se vi volas helpi pri la projekto.

Mi volas aldoni, ke la nomo Usona Bona Film-Festivalo gravas al mi. Mi foje aŭdas de homoj, ke “Usono” ne devus esti en la nomo se la konkurso estas tutmonda. Mi malkonsentas. Usono havas malbonan reputacion en multaj landoj kaj meritas tion. Mi estas usonano kaj mi volas haltigi la hontindajn agadojn de mia registaro. Virino el mia naskiĝa ŝtato Minesoto ĵus murdiĝis pro tia kontraŭstaro. Mia koro rompiĝis kaj mi fakte ploras tajpante ĉi tiun alineon. Mi volas esti fiera pri io kreita en mia lando, io, kio helpas artistojn tra la mondo. Mi esperas, ke vi pensos pri kompataj, inteligentaj kaj respektemaj homoj, kiam vi legas la vorton “usona” en Esperanto ĉar almenaŭ la Esperantistoj en mia lando nepre meritas tiun priskribon.

Ĉu vi estas feliĉa pri kie ĝi estas nun, jam je ĝia sepa eldono? Ĉu vi fakte sukcesis distanciĝi de ĝi aŭ ĉu vi daŭre helpas pri tio kaj jeno?

Fakte nur ĉi-jare mi finfine kontentas pri la festivalo. Mi volis produkti almenaŭ 200 filmojn kaj tion ni finfine atingis. Mi ankaŭ celis pli altan kvaliton inter la premiitoj kaj ankaŭ tiel ni sukcesis. De la komenciĝo ĝis nun, mi simple devis plu labori kaj iel ajn instigi homojn al partopreno. Sed nun, post sukcesa atingo de tiuj defiaj celoj, se Aaron fariĝos tro okupata prizorgante sian novan bebon ĉi-jare kaj la festivalo ne okazos, ĝi ne okazos. Mi mem ne savos ĝin ĉar mi devis multe malrapidigi mian aktoran karieron por prizorgi la festivalon kaj mi ne plu volas fari tion.

Estas bona novaĵo, ke ĉi-jare la kvanto de konkursaĵoj duobliĝis. Malbonŝance, mi subite devis helpi al Catie aranĝi ilin kaj respondi al la reĝisoroj, ĉar ŝi nur havis monaton por ĉion aranĝi antaŭ la promesita publikigo. Neniu alia film-festivalo en la mondo (laŭ mia scio) havas respondecon prizorgi la lingvon de la filmoj. Se filmo uzas strangan dialekton aŭ akĉenton en angla filmfestivalo, ĝi simple estas unika kaj ĉarma trajto de la filmo. En Esperanto-filmo, tio riskas misinstrui la spektantaron pri la gramatiko. Ni do sendis mesaĝojn al la reĝisoroj petante re-tajpitajn titolkartojn sen skribitaj eraroj kaj eĉ novajn sonbendojn sen prononcaj eraroj. Ju pli longaj la filmoj, des pli multe la eraroj. Ju pli multe la film-kvanto, des pli multe la korektindaj eraroj. Eĉ post tiaj penoj, vi rimarkos neperfektajn aferojn en la filmoj, do imagu kiaj ili estus sen tia helpo. Do ne, mi ankoraŭ ne sufiĉe distanciĝis, sed mi esperas, ke malpli longaj filmoj kaj pli da tempo inter la ensenda limdato kaj la publikigo de la filmoj ebligos aliulojn fari tiujn taskojn sen mia malantaŭ-kulisa helpo.

Ĉu esti vic-prezidanto de Esperanto-USA helpis, aŭ male forprenis vian tempon de viaj artaj projektoj en Esperanto?

Tio forprenis tempon de mia arto, bedaŭrinde. Ĝi informis min pri tio, ke ekzistas fondusoj por projektoj en nia organizo, sed tiuj homoj, kiuj plej efike uzus monon por la movado ne rajtas, kompreneble, disdoni fondusan monon al si mem. Ironie, niaj plej aktivaj samideanoj ne devus resti estraranoj longtempe, ĉar la organizo ne rajtos multe helpi ilin. Estas bone, ke mi ne aperis en filmoj dum la unuaj kvar festivaloj, sed mia posta aktorado kreis multajn premiitajn filmojn. 

Malgraŭ tio, estis ja bone deĵori en la estraro tri jarojn (2020–2023). Mi tion faris por danki la organizon por la novaj film-ekipaĵoj en 2019. Bonŝance, miaj laboroj kiel vicprezidanto kaptis la atenton de Brandon Sowers (kaj laŭ li, reaktivigis lin en la movado) kaj li nun servas kiel la prezidanto de la organizo kaj jam multe plibonigis ĝin. Sen lia helpo, la festivalo verŝajne ne daŭre ekzistus.

Estas dank’ al vi, Alekso, ke ni havas filmon de la teatraĵo “1910”, kiun ni muntis por la Montreala UK. Dankegon pro la filmado kaj muntado de la filmo mem kaj de ĉiuj aldonaj materialoj por la bluray-disko. Ĉu vi povas diri kelkajn vortojn pri la diska projekto – kio estos en ĝi, kial vi decidis fari ĝin kaj kie ĝi estos aĉetebla?  

Jes: ĝi enhavos pli ol 2 horojn da suplementoj, inkluzive de retrospektivo kun ĉefaktoro Garry Evans, post-spektadaj demandoj de la spektantaro, plena podkast-epizodo kun la skipanoj (kiun mi multe poluris por forigi paŭzojn kaj balbutojn), intervjuoj kun vi, Ĵenja, pri la verkado kaj muntado de la afero, kaj intervuo kun mi pri la filmaj defioj, kiujn ni spertis registrante ĉion. Mi eĉ aldonis ekskluzivan Ŝekspiran kurtfilmon, kiu nur spekteblos sur tiu disko.

Krei diskon en Esperanto kun profesiaj menuoj kaj subtitoloj en 8 lingvoj estas aparte komplika afero kaj la ekzistantaj aŭtor-programoj ne jam havas tiujn agordojn, do ni bezonos la helpon de iu diskopresanta fabriko por finfari la eldonon. Bibliotekoj kaj arkivoj atentos fizikan eldonon de teatraĵo multe pli ol hazarda kolekto de Jutubaj videaĵoj, do tial mi ne simple afiŝas tiujn aferojn sur Jutubo. Unikaj ekskluzivaj aferoj ne jam troveblaj en Jutubo helpos nin vendi la diskojn kaj iomete re-enspezi post la grandaj investoj, kiujn jam faris Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio. La teatraĵo mem estas senpage spektebla en mia kanalo, do spektu ĝin kaj poste vi nepre ĝuos la novajn surdiskajn aferojn.

Kiuj estas viaj sekvaj filmaj kaj artaj projektoj? 

Nu, la film-industrio iom lantas nuntempe en Atlanto, sed mi volas re-aranĝi kaj ĝisdatigi miajn retpaĝojn kiel aktoro, por ke mi pli facile dungiĝu en projektoj. Mi aktoris en vertikala longfilmo pasintjare nomita “Mi Havas 5 Mojosajn Fratojn” (“I Have 5 Kickass Brothers”). Tiaj malmultekostaj kaj amuze stultaj filmoj furoras lastatempe kaj mia amikino Audrey (Aŭdreo), la edzino de Isaac, multe reĝisoras tiujn, do espereble mi laboros pli ofte tiel. 

Mi volas krei plenlongan filmon en Esperanto. Laŭ multaj homoj, nur tiaj aferoj kalkulindas en la kino. La pli ol 220 kurtfilmoj de la festivalo estas 12 horojn longaj, sed individua 2-hora filmo estas tute alia afero. Eble animacia afero estus pli farebla ĉar tio forigus la bezonon parkerigi la tekston kaj perfekte prononci ĝin dum komplikita filmado. Mi rimarkas kelkajn lertajn animaciistojn kiuj konkursis en la festivalo, do eble ili volos kunlabori. Se vi volas paroli kun aliaj filmistoj pri Esperanto, aliĝu al la filmfestivala babilejo en Telegramo (t.me/usonabona). Mi dankas al vi denove pro la ŝanco libere babili pri miaj aferoj. Kiam mia lando denove fariĝos sekura por vizitantoj, mi kuraĝigos la Esperantistojn kontakti min kaj tranokti en Atlanto per Pasporta Servo.

Vidu ankaŭ intervjuon kun Alekso


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.