El la plej nova numero de Lumo, verkis Luis Obando
Onidire, Einstein nomis la kunmetitan interezon la “Oka Mirindaĵo de la Mondo”, aserto verŝajne apokrifa sed spirite trafa. La kunmetita interezo ne estas nur financa koncepto, ĝi efektive estas naturforto, tiom neevitebla kiel gravito kaj tiom potenca kiel uragano. En mondo, kiu krias por tuja satiĝo, ĝi restas la lasta granda sekreto de pacienculoj, silenta motoro zumanta sub la bruo de la ĉiutaga muelado.
Kunmetita interezo estas esence geometria magio: mono naskas idojn, kiuj tuj kreskas por naski siajn proprajn idojn. Ĝi estas la neĝbulo vintre ruliĝanta laŭ montego, kolektante mason ĝis ĝi fariĝas lavango kapabla konstrui imperiojn. Sed strukture, ĝi funkcias kiel granda kosma filtrilo. Tekstas proverbo: la borsmerkato estas mon-transdonilo de senpacienculoj al pacienculoj. Ĝi impostas la urĝecon de tiuj, kiuj aĉetas per kredito, kaj tiun valoron flugigas rekte en la poŝojn de tiuj, kiuj pretas atendi.
Konsideru momente la simplan sumon de dek mil dolaroj, hodiaŭ, eble la tuta kosto de vojaĝo al eŭropa E-kongreso. Se ĉi tiun sumon vi enŝlosus en kutiman indeksan fonduson, kiu redonas historie jaran mezumon de 12%, kaj vi simple… malaperus, se vi lasus la mondon turniĝi, lasus vian hararon griziĝi, lasus viajn Lumo-revuojn akumuliĝi kaj lasus kvindek jarojn pasi sentuŝe eĉ cendon, vi ne revenus al viaj dek mil dolaroj. Vi raviĝus en Mirlando, vi malŝlosus trezorejon enhavantan preskaŭ tri milionojn, (2 890 022). Tiele vi neniel laboris, neniel ŝvitis, aldonis neniun novan kapitalon. La komenca semo estas malpli ol 0.4% de la fina rikolto, la resto estas neta tempa alĥemio, silenta, miriga rekompenco pro la disciplino ne ĝeni la miraklon.
Kaj jen, la kruela ironio de ĉi tiu matematika mirindaĵo. Por ‘investi kaj forgesi’ necesas la lukso de ne-bezonado. Riĉuloj estas la solaj vere kapablaj je tia amnezia ago, ili rajtigas sian kapitalon ‘kviete dormi’ dum jardekoj, ĉar iliaj ventroj hodiaŭ plenplenas. La malriĉuloj, batalantaj por la tuja digno de necesaj manĝo aŭ lupago, devas nepre interrompi la kunmetan procezon, manĝante la semojn antaŭ ol ili iam ajn povas fariĝi rikolto. Ŝajnas, ke la sistemo estas desegnita tiel, ke la morgaŭaj riĉuloj estas simple la hodiaŭj riĉuloj, kiuj havis la paciencon atendi.
Tamen, kiom ajn ni ribelus kontraŭ la maŝino, ni ne povus bojkoti la matematikon. La formulo ne atentas pri justeco, nur pri la tempo. Do, ni akceptu nian sorton. Ni sekvu ties regulojn kaj prenu ajnan sum(et)on, kiun ni povas ŝpari, kaj ni ĝin oferu al kunmetita intereza estaĵo. Ni plantas la arbon, kaj kontraŭ ĉia instinkto en niaj modernaj korpoj, ni rifuzas elfosi la semojn por vidi ĉu ili kreskas. Ni nian kontrolon fordonas, fidante, ke se ni atendos sufiĉe longe, la Tempo-dio iame favoros ankaŭ nin.


Respondi