Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
Kion vi pensas?
La 1-an de majo, Anne Neave de Kamloops BK retmesaĝis (interalie):
Dankon pro Lumo! Jes – la nova Lumo estas bela kaj estis surprizo vidi bonegan foton de Wally kaj azeno (aŭ mulo?)! Mi ĝuis la intervjuojn – dankon al la laborintoj kiuj preparas/is Lumon!
…
Fine, dankon al tiuj, kiuj ankoraŭ svingas la verdan flagon! Specialan dankon al Wally kaj Olga, kiuj preparas kaj gastigas interretajn kafejojn – jen ŝanco babili pri multaj temoj!
La 11-an de majo, Bruce Arthur de Reĝino SK retmesaĝis (interalie):
…Ankaŭ dankon pro la bela papera ekzemplero de Lumo. Ĝi estis surprizo. Ĝi eĉ havis mian artikolon, kvankam Saskaĉevano ne vere havis lokan klubon. Eble tio baldaŭ ŝanĝiĝos, ĉar kelkaj membroj de la Unitaria preĝejo interesiĝas. Kompreneble, mi raportos plu en “La Tersciuro”. Espereble venontaj numeroj de Lumo havos raportojn de aliaj lokaj klubloj. Vaughn en Edmontono diris, ke li eble verkos raporton.
Pri MeKaRo 2026 en Granbeo, Kebekio
Suzano Bolduc raportis por la venonta Lumo, ke 31 homoj ĝuis belegan longan majan semajnfinon en Granbeo, kaj aldonis: “Dankegon al Zdravka kaj Normando, kaj al ĉiuj partoprenintoj! Mi antaŭĝojas partopreni la laŭvican MEKAROn, kiu okazos en Peterborough, Ontario, post unu jaro!”
Teatraĵo pri Lidia Zamenhof
Frue en majo, teatraĵisto kaj rakontisto Nava Sarracino el Anchorage, Alasko retmesaĝis anglalingve al KEA kaj Esperanto-USA por informi nin pri teatraĵo, kiun ŝi deziras prezenti pri Lidia Zamenhof, la plej juna filino de Ludoviko kaj Klara Zamenhof.


Kiel vi sendube scias, Lidia fariĝis fervora esperantisto kaj Bahaano. Dum 1937-1938 ŝi pasigis longan tempon en Usono, sed ŝi devis reveni al Varsovio, kaj finfine oni murdis ŝin en 1942 ĉe Treblinka dum la Holokaŭsto kun aĝo de 38. La teatraĵo estas bazita sur la biografio verkita de Wendy M. Heller, kiu nuntempe loĝas en Haifa, Israelo kaj laboras por la Monda Centrejo de Bahaismo.
Interese, dum la ĉi-julia Landa Kongreso de Esperanto-USA en Klevlando, Jeremy Genovese de Klevlando planas prelegi anglalingve pri Lidia Zamenhof. Se eblos, usonaj esperantistoj prezentos scenon de la sama teatraĵo dum tiu kongreso. Laŭ mia opinio, informo al la publiko pri la grandaj atingoj de Lidia Zamenhof povas nur helpi nian movadon.
Forpaso de José Carrillo
Jed Meltzer de Toronto lastatempe liveris malfeliĉan novaĵon:
Estas mia trista devo raporti al vi, ke lastatempe forpasis tre amata membro de nia klubo, José (Ĵosefo) Carrillo. Ĵosefo venis el Portoriko, kie li komencis studi ĉe la Universitato de Mayagüez je la aĝo de 16. Li diplomiĝis en la fako de Komputila Scienco kaj Elektrika Inĝeneriado. Diplomiĝinte, li translokiĝis al Sankta Tomaso en la Usonaj Virgulinaj Insuloj, kie li fariĝis instruisto de kalkulo ĉe All Saints Cathedral School. Li laboris tie dum 2 jaroj, kaj poste komencis postenon ĉe Scotiabank en Portoriko, kaj poste translokiĝis al El-Salvadoro por pluaj 2 jaroj. En 2000, li translokiĝis al Kanado, kun sia novedzino Leah. Li daŭre laboris en la organizaĵo de Scotiabank en diversaj alt-nivelaj manaĝeraj postenoj ĝis sia emeritiĝo en 2022. Li estis agnoskata kiel gvidanto kaj en sia profesia vivo kaj en sia persona vivo. Li estis vera entuziasmulo pri siaj diversaj amoj, inkluzive sia familio, vojaĝado, ŝako, kaj Esperanto.

Unu el liaj plej amataj ŝatokupoj estis la instruado de Esperanto, kiun li faris dum multaj jaroj ĝis la fino de sia vivo, eĉ dum la finaj tagoj de malsano de kelkaj monatoj. Li estis aparte amata de siaj amikoj kaj lernantoj. Kiel ekzemplo de lia lerteco kiel instruisto kaj ĝenerala viv-amanto, li preparis gvidilon pri la terminoj de kegloludado, farite por nia grupa vizito al kegloludejo por Paralela Universo en 2024.
La familio organizos celebron de la vivo de Ĵosefo. Mi sendos kroman retpoŝton kun la detaloj kiam mi ricevas ilin, kune kun ajna alia informo dividota de la familio.
Noto de la redaktoro: Ĵosefo aperis en Lumo_2025-1, p.46 kiel tiu, kiu savis kolekton da Esperantaj libroj destinitaj al la rubejo. Pasintsomere, mi partoprenis kun li en la meznivela klaso de Katalin Kovats ĉe NASK, antaŭ la Dulanda Kongreso en Toronto. Kiel komentis Luis Obando, “Mi memoras vidi lin ĉiam feliĉa, entuziasma kaj vivoplena.” Mi tute konsentas. Niajn sincerajn kondolencojn al liaj familianoj.
Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Respondi