Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
Feliĉan Kanado-Tagon!
Ĉu vi estas fano de (internacia) futbalo? Jen alia kialo por festi la nacian tagon de Kanado, dum kiam la viriĉa nacia teamo lastatempe sukcesis en siaj klopodoj ĉe la Monda Pokalo de futbalo. Ni estas bonŝanculoj por povi loĝi en tiel riĉa bonhava lando, kie ni ĉiuj libere kaj senhezite rajtas uzi nian internacian lingvon.
Verda Energio bezonata
Aliaj KEA-anoj ne havas la samajn bonŝancojn. Jen subteninda (eĉ subtenenda) kampanjo por helpi al niaj kubaj esperantistaj amikoj en morale kaj klimate respondeca maniero: https://uea.org/gk/1308.
VARIE ĵus okazis
Sabaton la 27-an de junio okazis VARIE (Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj), gastigita ĉi-foje el Peruo. Ĉu vi partoprenis? La informoriĉegan kunvenon ĉeestis almenaŭ 58 homoj el amerikaj landoj, kaj post 2 horoj kaj duono oni devis fini ĝin, sen aŭdi ĉiujn el la interesaj prezentoj pri Peruo. Je la komenco, venezuelano ricevis niajn kondolencojn pro la lastatempa terura tertremo. Kelkaj homoj kortuŝe renovigis siajn kontaktojn kun malnovaj amikoj. Entute estis belega evento. Iompostiom venos informo pri la sekvonta.
Peto de Ĉinio ke vi donu intervjuon
“Karaj samideanoj, saluton el Ĉinio! Unue mi petu pardonon pro la ĝeno. Mi nomiĝas Xie Ruifeng, el E-retejo “El Popola Ĉinio”. Nia oficejo planis programon pri la daŭranta Monda Pokalo de FIFA per intervjuoj al usonanoj, kanadanoj kaj meksikanoj, kaj nia E-sekcio provas kapti la ŝancon iom diskonigi Esperanton. Ĉu vi ŝatas rigardi la matĉojn kaj interesiĝas pri la intervjuo? Se jes, la demandaro troviĝas sube, se ne, bonvolu neglekti la mesaĝon.
“Demadaro pri la Monda Pokalo de FIFA 2026
- Ĉu vi povas konigi vin al ĉinaj legantoj? (temas pri via aĝo, via laboro, kiam vi eklernis Esperanton, kion vi faras por nia afero ktp…)
- Ĉu iu ejo de ĉi-foja futbala mondpokalo estas proksima al via hejmo/loĝejo? Kiujn matĉojn vi rigardis kaj rigardos? Kiu matĉo impresis vin?
- Ĉu la mondpokalo alportis ian influon al via familio/amikoj? Kia la influo estas?
- Ĉina teamo bedaŭrinde ne povas aperi en la matĉoj, sed ĉinaj produktoj estas tie, kaj 3 ĉinaj juĝistoj funkcias por la matĉoj. Do kiajn impresojn vi havas pri Ĉinio? Ĉu vi konas ĉinan esperantiston aŭ scias pri ĉina E-movado?
- Kiel agas la futbalteamo de via lando? Ĉu tio estas kontentiga? Krom la teamo de via lando, laŭ vi, kiu alia teamo havas eblecon venki?
- Post la mondpokalo de FIFA komenciĝos la “Esperanta futbala mondpokalo” — nia Pokalo Zamenhof. Laŭ vi, kiu flanko venkos, ĉu la Esperanta selektitaro, aŭ la loka teamo?”
Antaŭdankas
Xie Ruifeng
retpoŝtadreso: revon <13699177347@163.com>
Jérémie, estrarano de UEA, petas nian helpon
Karaj legantoj,
Mia nomo estas Jeremie SABIYUMVA, mi loĝas en Bujumbura (kun mia familio : edzino kaj 3 gefiloj), Burundo, en orienta Afriko. Mi laboris (ekde 2020) en suda parto de Burundo, en Nerigistara Organizo, kiu helpas personojn, kiuj vivas kun AIDOSO. En la Esperanto-movado, mi dum multaj jaroj aktivis en la afrika movado kadre de TEJO, UEA kaj ILEI. Nun mi estas en la estraro de UEA (ekde 2019).
Kial mi skribas al vi?
Antaŭ kelkaj jaroj, mi pensis pri migrado al Kanado kun mia familio por havi oportunon labori kaj ankaŭ sekurigi miajn gefilojn, sed tiu plano ne konkretiĝis. En 2022, mi devis veni al Kanado kadre de UK en Montrealo, sed la vizo venis nur en 2023, do mi ne povis utiligi ĝin. En 2023, en Torino, mi konatiĝis kun kara Andy Blair, (kompreneble kun aliaj kanadaj samideanoj kiel Ĵenja, Garry, ktp). Mi parolis al Andy pri mia plano, kaj li afable donis al mi konsilojn. Li diris al mi kion mi devas fari kaj eĉ promesis al mi helpi ĝis la fino. Tamen, tiam la motivo ankoraŭ ne estis tre granda. En 2025, kun la Prezidentiĝo de Trump, mi perdis mian laboron, ĉar nia kompanio uzis subvencion de la usona fonduso USAID. Tiam komenciĝis problemoj ĉar ne ekzistas asekuro por helpi laboristojn en tiaj kazoj. Tiam la motivo veni al Kanado pligrandiĝis. En 2025, kadre de la Dulanda Kongreso de Esperanto, mi renkontis ĉi foje multajn kanadajn kaj usonajn samideanojn, kaj la etoso estis pli bona. Post la kongreso, mi vizitis amikojn en Otavo kaj Kebekurbo, do unu vorte vidis Kanadon. Tiu vojaĝo pligrandigis mian motivon. Ekde tiam, komenciĝis klopodoj veni al Kanado.
Mi faris validigon de mia diplomo ĉe WES (World Education Services) kaj raporto venis. Mi trapasis la lingvan teston (TCF Kanada, Test de Connaissance du Français), kaj nun restas plia paŝo por atingi bezonatajn poentojn por ricevi inviton de la Kanada Registaro kaj peti statuson de Daŭra Loĝanto. Necesas havi laboroferton kaj poste peti « Désignation » de la provinco.
Mi laboris dum 5 jaroj kiel Superrigardanto de Sancentroj en Burundo, poste, respondecis pri Sana Informa sistemo kaj nun, fine mi estis Konsilanto pri Monitorado kaj Taksado, ĉiam en sansektoro. Nun, por mi, ne estas prefero pri laboro; io ajn kiu helpos min akiri « Désignation », kio aldonos 600 poentojn al mia dosiero. Mi ne havas preferon, ĉu en urbo, ĉu en malgranda urbo, ĉu en vilaĝo, nur la loko estu loĝebla, estu lernejoj por infanoj. Same por lingvoj, ne estas prefero, miaj infanoj ankoraŭ estas junaj kaj povas rapide adaptiĝi.
Esperante ke mi sukcesos, dank’ al via kunlaboro, mi antaŭĝojas movadumi en Kanado kun kanadaj esperantistoj.
Se vi pretas helpi, bonvolu skribi al mi kaj mi sendos al vi ĉiujn dokumentojn: vivresumon, ekvivalencon de mia diplomo, atestilon pri lingva kapablo kaj aliajn bezonotajn dokumentojn.
Mi kun granda ĝojo atendas vian mesaĝon je: Jerrybs21@gmail.com; Vacapo: +25779218342
Amike,
Jeremie
Recenzo
Antaŭnelonge mi ricevis en la poŝtkesto libron, kiun mi menciis en la maja numero de “Lumeto”. Estas anglalingva versio, Murder in Pont-à-Mousson (eldonejo Pegasus, 2025), de franclingva libro, Le Congrès des Villes-pont (2023, ŝajne ne plu havebla).


Fine de aprilo la verkisto, Hannes Larsson, informis al KEA pri sia meritoplena plano. Li deziras informi la plej multajn neesperantistojn (ĉi-foje anglalingve) pri la ekzisto kaj mirindaj kvalitoj de nia lingvo, kaj substreki la favoradon de la paco en la mondo. Lia metodo allogi homojn estas detektivromano. Eble tio konvinkus tiujn, kiuj scias nenion pri nia lingvo, sed por anglalingva esperantisto kiel mi, la sukceso estas malpli granda. Granda por mi estis la kosto de pli ol 32 dolaroj kanadaj.
La maldika romano (ĝis 144 paĝoj) temas pri unua kongreso de nova Internacia Asocio de Ponto-urboj, t.e. urboj kiuj havas la nacilingvan vorton “ponto” en siaj nomoj, ekz. Cambridge, Zweibrücken, Quang Phu Cau, kaj Pont-à-Mousson. Ĝia internacia komitato decidas dum la kongreso ke, pro la troa kosto por interpretistoj de nur 5 lingvoj tiujare, sekvontjare oni uzos nur Esperanton kiel laborlingvon, kaj oni klarigas la rezonadon. Tamen, ne ĉiuj konsentis. La murdo, kiu poste okazas kaj kiun oni rapide solvas, ŝajnas esti kroma afero de la kvazaŭ kongresa libreto. Iom teda, laŭ mia opinio. Sed tamen, tra la libro troviĝas interesaj faktoj pri diversaj kulturoj kaj landoj, kvazaŭ eltiritaj el enciklopedio aŭ el la propraj spertoj dum Universalaj Kongresoj. Ankaŭ troveblas pli ol unu nomo de veraj esperantistoj, kiuj supozeble permesis al la verkisto uzi ilin.
La aŭtoro agnoskas la teamon de la eldonisto Pegasus kaj dankas pro la grava provlegado anglalingva. Tamen, pro sufiĉe multaj mallertaĵoj, mi mem dubas ĉu ili estis anglalingvanoj aŭ atentemaj provlegantoj. Kun bedaŭro mi ne povas rekomendi ĉi-tiun libron al vi, sed eble ĝi taŭgus al viaj neesperantistaj amikoj.
– via redaktoro
Ne forgesu la Tagon de Esperanto
Ĉi-jare la Tago de la Unua Libro – ankaŭ konata kiel Tago de Esperanto – okazas dimanĉon, la 26-an de julio, precize 139 jarojn post la aperigo de la unua lernolibro de la Lingvo Internacia, verkita de “D-ro Esperanto.” Ni festu.
Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Respondi