Dek Tagoj en Toronto, Vivo en Esperantujo

Verkis Lakuse, helpita de Teodoro DUBOIS kaj Kinen CARVALA

La suno, brilanta troe kaj varme

La trajno, veturiganta min urbocentren
La studentaj loĝejoj (nun loĝejoj nestudentaj), en kiuj troviĝas
Homoj, kaj ties timetaj vizaĝoj de antaŭĝojo en la koridoro

Tre helpa subvencio de la Kanada Esperanto-Asocio kaj kroma rabato de ESF ebligis min ĉeesti la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK) kaj la Dulandan Kongreson en julio 2025. Ni pasigis dek tagojn en Toronto, en la indiĝena teritorio de “Unu Plado kun Unu Kulero.”  Eksterlandanoj ĉiam supozas, ke ĉiuj kanadanoj loĝas ĉi tie, sed mi sukcese evitis Toronton ĝis nun dum la 23 jaroj ekde mia naskiĝo. Jen mia unua fojo kaj en Toronto kaj en la dolĉaj brakoj de Esperantujo. Kiam mi antaŭe ĉeestis la Universalan Kongreson en Montrealo, mi tute ne kapablis lingve, do mia sperto estis limigita. Tiutempe, mi eĉ ne konsideris min esperantisto. En la tagoj, semajnoj kaj monatoj post mia foriro el Toronto, mi rimarkis, ke kiam iu ĵetas la vorton “Esperantisto!” en mian direkton, min forlasas ĉiu antaŭa evitemo.

Ĵenja Amis, kies prozodio riverinis ekbrile
Alekso Miller, kies konduteco frenezis task-orientite
Hans Becklin, kies arde nebonlingvismaj vortoj fakte ne celis akuzi adoltojn pri adultado
Stela Besenyei-Merger, kies neserioza enkonduko de “Kanade Invade” eble tro similis al anoncoj de aktoro en la filmo, Home Alone 2

Miaj oreloj alkutimiĝis al Esperanto de ĉiu nivelo, de akĉentoj diverse internaciaj

En la plenplenaj horaro kaj koridoroj de la Dulanda Kongreso troviĝas prelegoj historiaj, prelegoj podkastaj, prelegetoj, prelegegoj, prelegoj partoprenaj, prelego mia (mi kaj amiko kune priprelegis Tokiponon, alian simplisman planlingvon). Du vesperaĵoj: la Arta Vespero proponis prezentaĵojn kulturajn, samtempe elpensatajn prezentaĵojn, muzikaĵojn, kaj la elstaran Jordon Zero-n, kiu staris por montri  sian muziktalenton tiom ofte, ke ŝajne li preskaŭ neniam okupis sian seĝon. La prelegoj kaj prezentaĵoj interesis min. Sed mi verdire preferis esti aliloke en la kongresejo. Renkontiĝoj kun novaj interesaj homoj, amikiga babilado kaj aŭdaca klaĉado okazis pli ofte en la ripozejoj proksime al la dormĉambroj, en la vigla manĝejo, kaj en la sidejo tuj apud la prelegĉambroj mem. Kvankam mi trinkis eksterordinaran kvanton da kafo por plienergii min, mi tamen bezonis tagdormeti. Tiel mi ofte fuĝis al mia ĉambro en la dek-unua etaĝo – oni rimarkas la urbegon tra la fenestro – por ripozi kaj reregi min mem. La solena malfermo kaj malsolena fermo, resumitaj per la kuriozaj diroj de Tonkin kaj la laŭdindaj dancmovoj de la Prezidanto de Esperanto-USA, ŝajnis okazi sinsekve. Je unu palpebrumo, subite ne eblas ankoraŭ forte teni la momenton, la mankon, nun, la memoron. Jen junuleco.

La klimatizo, bruanta troe kaj malvarme
La stamfo, ‘ve!’ante la akuzativon ĝuste
La studenta manĝejo (nun nestudenta manĝejo), en kiu troviĝas
Manĝaĵoj malfrostigitaj matene, inkluzive de malsekaj fromaĝaj ovoj

Antaŭ la DLK okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro kiu estis samloka sed pli intima kun malpli da homoj kaj da farendaĵoj. Instruado matene. Umado posttagmeze. Frenezado nokte.

Matene. Mi progresis en la kurso de progresantoj. Komence mi timis, ke tiu nivelo ne taŭgos por mi, sed fakte la lerna medio estis preskaŭ perfekta. Katalin Kováts sperte elektis temojn, kiuj unue savis la komencajn progresantojn de bazaj eraroj, kaj due – enkondukante ceterajn randajn esceptojn – allogis la atenton de tiuj pli altnivelaj. Absolute, mi atente lernis multajn aferojn en la lecionoj.

Posttagmeze. Ni malsidiĝis, tagmanĝis, eliris el la lernejo, kaj vizitis diversajn partojn de la urbo. Inter paŝoj kaj transiroj (busaj/tramaj/metroaj), la lecionoj de la antaŭaj matenoj tremis maltrankvile en mia buŝo. Kelkaj eroj el mia memoro: la plej eta kaj malmultekosta manĝetaĵo en la plej multekosta bazaro St Lawrence Market, unu muzeo de tri ĉambroj, unu muzeo de tricent ĉambroj, la eterna ŝtupararo de Casa Loma, la ŝtonplena strando.

Nokte. La “pubo” estis la nokta rifuĝejo.[1] En Esperantujo, mi trinkis mian unuan drinkaĵon kiel juna plenkreskulo. Ĝi kostis 20 dolarojn kaj gustis kiel stomaka acido; malpli dolĉa ol mi taksis ĝin de ĝiaj belaj ruĝ-oranĝ-viol-koloroj. Ĝi transportis min krepusken. Ve, tiu unua drinko estu mia lasta!

Malkiel multaj de miaj samkursanoj, mi ne pasigis la lastan tagon de NASK enprizonigite de la KER-ekzamenoj. Anstataŭe, kiam nia instruisto okupiĝis pri la ekzamenoj, la ne-ekzamenatoj de mia kurso kuregis ĉirkaŭ la urbocentro kaj kondutis vere strange por gajni poentojn en ruza kaŝludo organizita de Hans Becklin. Ni fotis kelkajn hazardajn verdajn stelojn, manĝis Kanadajn terpomfingrojn saŭcitajn pli rapide ol ni kapablis gusti, perforte vestis senkulpan ĉarmegan hundidon per ĉapelo, ktp.

La unuan tagon de NASK, mi nur iomete parolis pro manko de memfido. Je la fino de tiuj karaj dek tagoj, trarigardante la dancan rondon dum la malsolena fermo de la DLK, mi estas forte kaptita de sopiro. Mi konfesis al la nova amiko staranta apud mi: “Mi ŝatus babili kun vi post la kongreso. Vi mesaĝu min.” Li fakte mesaĝis, mi respondis, kaj la babilado dauris. Je la komenco de 2026, mi vizitis lin en Usono.

Mia urbo, Vinipego, ne havas lokan klubon. Onidire, la unua kanada Esperanto-klubo ekster Kebekio estis fondita en Vinipego en 1905.[2] La nomoj de la kluba prezidanto kaj sekretario eĉ aperas en La adresaro de fruaj Esperantistoj eldonita de Zamennhof mem.[3] Sed la Esperanto Society of Winnipeg ne longe dauris post la morto de la fondinto. Denove, kelkaj membroj provis starigi la novan klubon, la Esperanto Society of Manitoba klubon, in 1924.[4] Kvardek jarojn poste, en 1964, iu reklamis unufoje novan vesperan kurson de Esperanto en la gazeto, Winnipeg Free Press.[5] Post tiu reklamo, la kluba historio silentas.

Kreskis en Vinipego kelkaj rimarkindaj individuaj esperantistoj. Inter ili, mia atento fiksiĝas je Mateo Rankino. Li estas la reĝisoro de Universal Language (2024), filmo kiun la National Board of Review de Novjorko nomis “unu el la kvar plej elstaraj internaciaj filmoj de 2024.” En Universal Language, Rankino montras rekoneblan sed fantazian Vinipegon, kie la ĉeflingvo estas la persa. La mola mallongeco de memoro, la senĉesa serĉado de identeco, kaj la universala bezono de homa proksimeco estas gravaj temoj en la verko.  Sed, malgraŭ la nomo de la filmo kaj la esperantisteco de Rankino, la verko fakte ne temas pri Esperanto.

Ĉu estas simple hazardo, ke mi kaj Rankino studis ĉe la sama gimnazio?

Antaŭ NASK kaj DLK, mia Esperantujo troviĝis tie ĉi, en la arĥivoj de malnovaj gazetoj, en la sukceso de Rankino, sed precipe en la guglado de “Esperanto” “Winnipeg”. Post julio de 2025, mi ne plu guglas tiel. La ŝanĝiĝo bezonis nur unu kongreson. Mi estas esperantisto, ligata al mia Esperantujo: la karaj rilatoj kiujn mi ekkovris en Toronto.


[1] Dubois, Teodoro. “Neologismoj de DLK.” Usona Esperantisto, 2025:3

[2]  “Early History of Esperanto in Canada.” Amerika Esperantisto, Majo-Junio 1953, p. 39.
La artikolo en Amerika Esperantisto pretendas ke la klubo fondiĝis en 1905, sed reklamo por la clubo aperis en The Esperantist en Okobro de 1904 (Project Gutenberg).

[3] Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon “Esperanto”, Serio XXVIII, Peco 1. Disponebla je Vikifontaro.

[4] “A Few Words From Winnipeg.” Amerika Esperantisto, Julio-Auxgusto 1925, p. 19.

[5] Winnipeg Free Press, la 18, a de Januaro, 1964, p. 25.


Afiŝita

en

,

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.