Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
Paralela Universo
La ĉi-jara Paralela Universo okazos sabaton, la 15-an de aŭgusto, en diversaj lokoj trans Kanado kaj aliloke. Ĉu ankaŭ proksime de vi? Ĉi tiu tago ankaŭ hazarde estas la nacia Akadia Tago, kaj ja estas kanadaj esperantistoj, kiuj festos ambaŭ samtempe. Bonvolu raporti al ni pri kiel vi festis.
Nova Lumo
La nova, presita numero de Lumo alvenos postnelonge, aŭ ĉu ĝi jam troviĝas apud la via unua?

Kiel klarigas en paĝo 3 la redaktoroj, Garry Evans kaj Luis Obando, la nova numero havas novan grandecon ĉar oni eksperimentas kun via prefero. Kiun grandecon vi preferas? Ili ankaŭ petas viajn opiniojn pri kiel pagi la kostojn por presado de Lumo…eĉ fervore petas. Do, bonvolu sendi viajn reagojn, opiniojn, kaj helpemajn ideojn al lumo@esperanto.ca. Koran dankon.
Aliaj aŭgustaj eventoj (Dank’ al Lumo)


El La Tersciuro, n-ro 92 (2026-07-22)
En sia plej nova novaĵletero el Reĝino SK, Bruce Arthur brucearthur2026@proton.me raportis:
“Mi ricevis alian interesan retpoŝtaĵon de Yamauchi en Mooka, Japanio. Li skribis pri la aluminia industrio en Japanio kaj Kanado. Li skribis, ke Kanado havas multe da malmultekosta elektro, do kompanioj ĉi tie povas uzi ĝin por produkti aluminion el baŭksito. Aluminiaj kompanioj en Japanio aĉetas aluminion de aliaj landoj kaj uzas ĝin por fabriki aliajn varojn. Ekzemple, la kompanio por kiu li laboras, fabrikas diskojn por komputiloj.”
Jen ligilo al longa, anglalingva artikolo, kiun Geoffrey Greatrex lastatempe trovis en The Guardian:
Eble vi jam legis la saman, iom-pli-longan artikolon en Harper’s Magazine. Interese, kiel la redaktoroj de la du versioj titolis ĉi tiun artikolon.
Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Respondi