Lumeto, septembro 2026

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

Kiel vi plenigis vian someron?

Somero baldaŭ finiĝas en nord-hemisfera Kanado, kaj junuloj revenas al la klasĉambroj post la someraj ferioj. Pro tiu kutimo, septembro ĉiam ŝajnas al mi kiel la komenco de nova jaro. Ĉi-somere mi (Bob) kaj mia edzino transloĝiĝis de domo en Dartmouth Nov-Skotio (kie ni loĝis dum la pasintaj 47 jaroj) al apartamento en Halifakso NS (do, efektive trans la haveno en la sama urbo, kaj ne tre for), kaj ni ankoraŭ laboregas por aranĝi la novan loĝejon laŭ niaj preferoj, kaj pretigi la malnovan por vendado. Mi esperas, ke vi ĝuis pli trankvilan someron, kaj ke vi ne devis fronti la danĝerojn de la multaj inundoj kaj fajregoj kiuj okazis en diversaj lokoj trans nia lando.

Ĉu vi mem partoprenis interesajn aferojn dum la somero, aparte tiujn, kiuj rilatis al Esperanto? Bonvolu rakonti al ni pri tio. Krom la ĉiusemajnaj retaj kunvenoj kiujn mi ĉeestas (dank’ al EventaServo.org), mi mallonge partoprenis Paralelan Universon la 15an de aŭgusto en Halifakso. Ni kaptis la atenton de multaj homoj kiam ni piediris en la urbocentro kun granda Esperanta flago.

fotisto: Jean Codjo (maldekstre)

Dum la  unua semajno de aŭgusto, 11 kanadanoj (sed ne mi) partoprenis la 111-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Graco (Graz), Aŭstrio. Geoffrey Greatrex raportos pri tio en la venonta Lumo. Interalie li diras, ke la Movada Foiro altiris multajn partoprenantojn. KEA havis sian budon, kie deĵoris Guy Matte kaj Merle Haltrecht-Matte, John Huang kaj Geoffrey mem. Ili fiere montris ekzemplerojn de la nova papera revuo Lumo, kiuj rapide elĉerpiĝis.

Dum tiu tempo, Merle retmesaĝis:

“Saluton de Graz Aŭstrio 🇦🇹  kie Guy kaj mi ĉeestas la 111-an UK!

Imagu nian surprizon kiam ni ekvidis la kovrilon de ĵusaperita Lumo! La unua en la manon de UEA prezidanto Fernando Maia. Ĉe tablo pri Kanado, oni disdonis 24 ekzemplerojn al Esperantistoj el tiom da landoj.

Dankon al estraro de KEA kaj Garry kaj Lumo-stabo.

Parenteze, la oficiala fotisto de la UK refoje estis nia John Huang el Toronto. Aldone al tio, komence de julio la Estraro de IKEF elektis lin kiel ĝian novan prezidanton. Gratulegon al John!

Reagoj al la pasinta Lumo

Certe vi jam ricevis (kaj espereble legis) la julian numeron de Lumo. Kion vi opinias pri ĝi? Ĉu vi ŝatis la grandecon de la unua papera numero, aŭ ĉu vi preferas la pli malgrandan duan? Ĝis nun, malmultaj el vi sendis viajn opiniojn al la redaktoroj, Garry Evans kaj Luis Obando, sed mi jam vidis komentojn de tiuj, kiuj preferis aŭ la unuan aŭ la duan. En demokratia asocio kiel la nia, la plimulto faras la decidon. Do, ne forgesu rapide komenti pri via prefero, kaj tuj sendu viajn reagojn al lumo@esperanto.ca. Koran dankon.

El La Tersciuro, n-ro 93 (2026-08-20)

En sia plej nova novaĵletero el Reĝino SK, Bruce Arthur brucearthur2026@proton.me raportis:

“La 11-an de aŭgusto mi partoprenis renkontiĝon per Zoom.  Tiel mi parolis kun Vaughn kaj Sandy en Edmontono, kaj kun Milan kaj Daphne en Kalgario.  Ni parolis pri diversaj temoj.  Sandy diris ke li baldaŭ emeritiĝos.  Vaughn diris ke vento rompis grandan branĉon de arbo en lia korto.  Milan diris ke li komencis fumi kiam li estis juna ĉar kuracisto konsilis tion.  Nun ĉiuj kuracistoj konsilas ke homoj NE fumu ĉar ĝi havas malbonan efikon al la sano.  Sed Milan diris ke li jam fumis multajn jarojn kaj li pensas ke ĝi ne havis malbonan efikon al lia sano.

“Mi ricevis alian mesaĝon de mia korespondanto en Japanio.  Li skribis ke li povis reiri al lia hejmurbo Nara pro ferioj.  Li ankaŭ diris ke petrolo ne mankas en Japanio malgraŭ la problemo de la markolo Hormuz– ŝajne la lando povis preni petrolon de rezervo kaj aĉeti iom de aliaj landoj.”

Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.