Kiu Estas Guy Matte?

Sindikatismo, franclingvismo kaj esperanta idealo. El la plej nova numero de Lumo, intervjuita de Garry Evans.


Kie vi naskiĝis kaj kreskis?

Mi naskiĝis en malgranda vilaĝo, kies nomo estas Saint-Ubald. En mia tempo ne estis “e” ĉe la fino, sed nun oni aldonis ĝin: Saint-Ubalde. Tio estas malgranda vilaĝo inter Kebeko kaj Shawinigan. Ĝi troviĝas en bela valo, kaj estas tre tipa franckanada vilaĝo.

Mia patro havis malgrandan bienon. Li trovis edzinon en Montrealo, 200 kilometrojn for. Sed mia patrino estis infano de granda urbo; ŝi neniam kuiris en sia vivo, kaj havis grandan nombron da fratinoj, kiuj faris ĉion. Nun ŝi troviĝis en vilaĝo, kie ne estis fluanta akvo, nek necesejo en la domo. Tio devis esti granda ŝanĝo kaj ŝoko por ŝi.

Mi naskiĝis post unu jaro. Sed post du jaroj mia patro mortis. Mi havis fraton, kiu estis unujara, kaj alian fraton, kiu estis nur sesmonata. Kaj mia patrino troviĝis en tiu kampara vilaĝo. Ŝi estis tre kuraĝa virino.

Ŝi reedziniĝis post du jaroj kun nova patro, kiu estis tre bona por mi. Ili havis du aliajn infanojn, kaj adoptis trian. Do ni estis sesope. Sed post iom da tempo, ĉar laboro en bieno estas tre malfacila, ni translokiĝis al Montrealo, kiam mi estis naŭjara.

Mi iris al lernejo tie, kaj poste komencis labori. Mi iom ribelis kaj ne volis fini la altlernejon. Eĉ se mi poste iris al universitato, mi ne havas altlernejan diplomon.

Ĉu vi tiam eklaboris?

Jes, mi laboris en diversaj aferoj. Mi laboris en premilejo, kie mi premilis mantelojn kaj jakojn en ege varmega loko. Mi laboris en asekur-kompanio dum kelkaj jaroj, kaj de tie mi translokiĝis al Otavo, kiam mi estis dekok- aŭ deknaŭjara.

Kvankam vi ne finis altlernejon, vi sukcesis iri al universitato en Otavo?

Oni akceptis min kiel plenkreskulon. Kiam mi alvenis en Otavo, mi laboris en la biblioteko de la parlamentejo dum du jaroj. Tio vekis min al politiko. Kiam oni laboras en la parlamentejo, oni povas vidi ĉion, kio okazas en la federacia registaro. Tie okazis miaj unuaj politikaj lernadoj. Poste mi iris al universitato, fariĝis instruisto, kaj instruis dum ok jaroj en elementa lernejo. Poste mi komencis labori por la sindikato, kaj faris mian abiturienton en la universitato.

Mi komencis instrui en septembro 1971. Kaj jam en 1972 mi komencis iel agadi kun la sindikato. Tiam okazis granda striko de la tuta instruistaro de la provinco Ontario kontraŭ la registaro.

Mi finis mian magistran studon en 1979. Kaj tuj poste mi ricevis oferton de la Universitato Laurentienne, en Sudbury, por instrui tie dum somero. Ŝajne ili ŝatis tion, kion mi faris dum la somero, kaj demandis, ĉu mi restus. Do mi restis du pliajn jarojn instruante en la universitato, en la porinstruista fakultato. Poste mi iris plentempe en la sindikaton, finfine kiel prezidanto.

Ĉu en Otavo vi malkovris Esperanton?

Kiam mi laboris en la parlamenta biblioteko, mi loĝis en la urbocentro. Mi piediris ĝis la parlamento ĉiutage. Unu tagon, dum la piedirado, mi tute hazarde vidis ekspozicion pri Esperanto.

Tiam KEA havis oficejon sur Sparks-strato. Mi pensis: “Ho, tio estas interesa.” Mi jam antaŭe legis pri Esperanto en iu romano, sed ne povis trovi informojn pri ĝi. Mi eniris kaj parolis kun la sinjoro, kiu estis tie, Chris Smilga, se mi bone memoras.

Mi renkontis ankaŭ Lorcán Ó hUiginn. Li diris: “Komenciĝos kurso post kelkaj semajnoj. Se vi volas aliĝi…” Mi aliĝis, kaj komencis la kurson la 4-an de oktobro 1968.

Vi eĉ memoras la daton?

Grava dato en mia memoro, ĉar en la sama klasĉambro estis mia estonta edzino! La sorto regis tiam.

La instruisto estis la hungara pastoro Boglari?

Jes, la sama, kiu instruis al George du Temple. Mi tiam ne konis George kiel Wally. Ankaŭ li loĝis en Otavo tiutempe. Mi ne memoras ĉu li estis en la sama klasĉambro. Boglari instruis plurajn esperantistojn en la urbo dum du aŭ tri jaroj. Li instruis Esperanton ankaŭ en la altlernejo. Estis 15 lernantoj en mia klasĉambro kiam li instruis. Li estis tre efika instruisto, kiu uzis la Cseh-metodon, la rektan metodon. Neniam li uzis la lokan lingvon, ĉar estis kaj franclingvanoj kaj anglalingvanoj en la klasĉambro. Kaj li instruis tre, tre sukcese. Pro tio ni havas tre bonan memoron pri Pastro Boglari. Li estis tre afabla homo. Li ne estis juna, sed li tre bele parolis Esperanton, kiel ĉiuj hungaroj. Post du jaroj li tamen reiris al Eŭropo. Ni perdis grandan instruiston tiam.

Kiom el tiu klaso de ĉirkaŭ 15 homoj finfine iĝis esperantistoj?

Estis pluraj. Minimume sep estis tute konvinkitaj kaj restis. Lorcán sukcese trovis monon por ke tiuj, kiuj sukcesis, povu iri al Eŭropo, al Universala Kongreso. Kvar el ni povis iri al UK danke al tiu subvencio.

Ni havis ankaŭ tre aktivan lokan grupon, ĉar estis pluraj junaj homoj, kiuj lernis Esperanton en tiu tempo.

Kiaj estas viaj memoroj de via unua Universala Kongreso?

Ĝi estis en Helsinko en 1969. Merle iris ankaŭ. Ni estis kune tiam, sed ankoraŭ ne geedziĝintaj. Tio estis mia unua vojaĝo en Eŭropon. Merle iris ankaŭ al Svedio por la Internacia Junulara Kongreso. Mi iris al Leningrado, kie mi renkontis rusajn esperantistojn, ekzemple junan paron kun kiuj mi poste multe interŝanĝis.

Mi bone memoras tiun kongreson en Helsinko en 1969. Tie ni renkontis homojn kiel Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Michela Lipari, Detlef Blanke…

Ni ĉiuj estis junaj. Estis la florpova epoko, fine de la sesdekaj jaroj. Estis amaso da junuloj en la UK. Ni tiel bone kuniĝis en tiuj jaroj, ke ĝis nun ni ankoraŭ estas amikoj, eĉ se ni malaperas unu post la alia.

Ĉu Esperantujo en tiu tempo havis la saman idealisman etoson kiel en la tuta Eŭropo, ekzemple dum la studenta revolucio en Francio en 1968?

Jes, estis ideaj bataloj inter komunistoj kaj kapitalistoj. En tiu tempo estis la ruĝa bloko kaj la kapitalisma bloko. Ni ĉiuj venis de diversaj landoj kaj defendis niajn proprajn ideojn pri kiel la afero devus esti farata politike.

Detlef Blanke estis de la orientgermana flanko. Sed eĉ li diris: “Mi devas diri al vi tute sekrete: estas kelkaj problemoj, ĉu ne? Sed ĉi tie estas tamen la plej bona sistemo.”

Ja estis tiuj grandaj bataloj inter ni, uzante Esperanton, kompreneble. Ni povis interŝanĝi ideojn.

Do Esperanto donis la eblecon renkonti homojn el la alia flanko de la fera kurteno…

Ili havis permeson eliri la landon por iri al diversaj kongresoj. Pro tio estis miloj da esperantistoj malantaŭ la fera kurteno, ĉar tio estis maniero por ili eliri el sia lando. Tio ebligis multan interŝanĝon inter homoj.

Vi renkontis vian nunan edzinon, Merle, pere de Esperanto. Kiam vi geedziĝis?

En 1973. Ni renkontiĝis en oktobro 1968 kaj geedziĝis en 1973.

Ŝi estas anglalingvano. Ĉu vi parolis, kaj ĉu vi daŭre parolas, Esperanton kune?

Dependas. Kiam ni estis kune en la komenco, ni ofte parolis Esperanton, ĉar ĝi estis la lingvo, kiun ni uzis kiam ni renkontis unu la alian. Ŝi ne parolis la francan, kaj mi ne tre bone parolis la anglan. Do ni ofte uzis Esperanton tiam. Sed, pro mia laboro ktp., mi lernis la anglan. Kaj kiam ni geedziĝis, ni havis kontrakton, pro la fakto, ke mia edzino estas juda kaj mi estis franclingvano. La kontrakto inter ni estis, ke niaj infanoj estu franclingvanoj, sed ili povu esti judoj. Por fari tion, ŝi devis lerni la francan.

Ŝi bezonis kelkajn jarojn por tio. Pro tio ni ne havis infanojn ĝis 1979. Dum tiuj ses jaroj ŝi lernis la francan. Kaj nuntempe ŝi bone parolas la francan. Kiam la infanoj venis, ni ĉiam parolis la francan en la domo. Ĉiam. Sed poste ni pli kaj pli parolis la anglan. Kaj Esperanton. Sed ĉiam kiam ni estas kun la familianoj, ni parolas la francan. Miaj infanoj ĉiam parolas france kun la patrino kaj kun mi. Krom se mia filino estas kun sia patrino kaj mi ne estas tie; mi povas aŭdi kelkfoje, ke ili parolas la anglan! Sed kiam mi envenas en la ĉambron, ili tuj ekparolas la francan.

Kiom da infanoj vi havas?

Mi havas filinon, kiu havas du filojn, kaj mi havas filon, kiu havas tri filinojn. Do multajn genepojn.

Ĉu ili interesiĝas pri Esperanto?

Mia filo certe. Dum unu el niaj vojaĝoj, li komencis lerni Esperanton. Kiam ni revenis, li povis interŝanĝi kun ni en Esperanto, ĉu skribe, ĉu parole. Kaj ankoraŭ nun. Li lernis nur per si mem, ĉar li bone regas lingvojn. Li ofte sendas notojn skribitajn en Esperanto. Ne tiom mia filino, sed ŝi ne kontraŭas Esperanton.

Vi estas fervora pri la rajtoj de franclingvanoj en Kanado. Kial?

Mi instruis en franclingvaj lernejoj en Ontario. Kiam oni instruas historion, ekzemple, oni vidas kiel malfacile la franclingvanoj en tiu lando povis konservi sian lingvon, precipe en la provincoj ekster Kebekio. Certe en Ontario, kie oni malpermesis la instruadon de la lingvo dum jaroj. La gepatroj devis forte batali por kontraŭstari la decidon de la registaro. Ne nur en nia provinco, sed ankaŭ en aliaj provincoj, ĉar ĉiuj provincoj faris la saman malpermeson dum tiu tempo.

Pro tio oni volas, ke la lingvo daŭru. Ĝi ne povas esti sekreta lingvo; ĝi devas esti publika lingvo. Por ke ĝi estu publika lingvo, ĝi devas esti instruata, kaj ĝi devas esti uzata en la diversaj kampoj de la vivo: ĉu en sano, ĉu en la kortumoj, ĉu en la sociaj rilatoj. Pro tio ni devas havi lernejojn kaj malsanulejojn. Vi devas havi la eblon, kiam vi estas en kortumo, paroli la francan; kiam la registaro traktas kun vi en la diversaj fazoj de la vivo, ĝi traktu kun vi en via lingvo.

Pro tio, kiam la federacia registaro de Pierre Trudeau decidis, ke Kanado estu oficiale dulingva en 1969, iom post iom ankaŭ en la diversaj provincoj la aferoj ŝanĝiĝis. Por ke tio okazu, oni devis forte batali. Mi estis parto de tiuj bataloj, ĉu kiel prezidanto de la franclingvanoj ekster Kebekio, aŭ kiel ĉefo de la sindikato de franclingvaj instruistoj, aŭ en diversaj medioj kie mi laboris.

Ĉu franclingvanoj en Ontario nun povas libere uzi la francan lingvon ie ajn?

Mi preskaŭ dum la tuta vivo uzis nur la francan, pro la fakto ke mi estis instruisto en franca lernejo, laboris en franca sindikato, kaj laboris ankaŭ por ke la diversaj servoj de la registaroj, provincaj kaj aliaj, estu farataj ankaŭ en la franca.

Nuntempe, pro la grandaj ŝanĝoj en la lastaj 30 jaroj en nia provinco, la franca lingvo estas multe pli agnoskata de la registaro.

Revenante al Esperanto, vi multe agadis en la Kanada Esperanto-Asocio en la 1970-aj jaroj. Kia estis la asocio tiam?

Vigla, pro la fakto ke Lorcán Ó hUiginn estis la vera motoro. Li dediĉis sian tutan vivon al Esperanto. Li laboris en la parlamento por Hansardo. Ĉiun liberan tempon li laboris por Esperanto. Pro tio estis multe da agado. Li parolis en ĵurnaloj, en radio, en televido, kaj organizis grandajn kanadajn kongresojn.

Pro la fakto, ke li estis tia motoro, estis pli facile por ni helpi lin. Kaj estis malfacile diri “ne” al li, ĉar li estis tre afabla. Ni laboris multe. Post lia forpaso, la aferoj estis malpli viglaj, ĉar neniu vere anstataŭis lin. Estis tre efika tempo.

Vi multe agadis ankaŭ por UEA. Vi estas delonge komitatano A por Kanado, kaj revizianto. Kiam vi ekagis por UEA?

Mi estis komitatano eĉ en la 1970-aj jaroj, ĉar ni iris al la Universalaj Kongresoj ĉiujare de 1969 ĝis la fino de la 1970-aj jaroj, krom unu jaro, kiam ni havis junajn infanojn. Kiel juna instruisto, mi havis du monatojn da ferioj dum la somero, do Merle kaj mi ĉiam iris al la kongreso. Ĉar ni estis en la kongreso, kaj ĉar mi ŝatis organizi aferojn kaj partopreni en estraroj pro mia profesia vivo, mi fariĝis komitatano.

Tiuj estis interesaj tagoj. Tio estis, ekzemple, la tempo de la Hamburga Puĉo, kiam Ivo Lapenna foriris el UEA. Ni laboris tre proksime kun Humphrey Tonkin, Renato Corsetti kaj aliaj por ŝanĝi la estraron. Ni vidis, ke la afero estis tro premita de Ivo Lapenna. Li estis unu el la plej elstaraj parolantoj de la lingvo. Sed la premo, kiun li metis sur UEA, faris, ke la junuloj, kiuj volis partopreni, ne povis. Kaj la junuloj decidis en la 1970-aj jaroj: oni forigu la maljunulojn kaj donu la potencon al la junuloj.

Post pli ol 50 jaroj da agado en UEA, kiel vi taksas ties sukcesojn kaj malsukcesojn?

Estis unu granda ŝanĝo, kiu ne helpis al UEA: la falo de la fera kurteno. Ne plu estis kialoj por homoj en tiaj lokoj lerni Esperanton por eliri el la lando. Nun ili povas moviĝi facile en Eŭropo kaj tra la tuta mondo. Tio ne helpis al UEA, kiu havis dekojn da miloj da membroj, kaj nun havas nur ĉirkaŭ 4 000.

La dua defio estas, ankaŭ pro la falo de la fera kurteno, ke la angla lingvo ŝajnis fariĝi pli utila ol Esperanto al multaj homoj en internaciaj oficialaj medioj, aŭ kiam oni volas paroli kun homoj el diversaj landoj. Fariĝis same en la instrusistemo: ekzemple en Ĉinio la unua lernata fremda lingvo estas la angla. Tio signifas, ke Esperanto ne plu estas rigardata kiel la solvo por la lingva problemo.

Sed kiam oni vizitas diversajn landojn, oni povas vidi, ke tio ne estas vera. Estas homoj, kiuj lernas la anglan kaj povas uzi kelkajn vortojn, sed ne povas havi veran konversacion. La angla ankoraŭ ne estas tia universala ligilo, kia ĝi pensas, ke ĝi estas nuntempe. Sed tio ne helpis al Esperanto.

Alia problemo estas, ke la mondo estas tiel vasta, ke UEA ne plu estas la sola solvo. Homoj plej ŝatas labori por Esperanto en sia propra medio, sia propra lando aŭ kontinento. Multaj homoj, ekzemple, laboras por Esperanto tra la Eŭropa Unio anstataŭ tra UEA. Kiam oni iras en Sudamerikon, ne estas tiom da intereso pri UEA. Ili diras: “Kion ĝi donas al mi? Mi preferas paroli kun miaj amikoj.” Por UEA, la granda afero estas la Universalaj Kongresoj. Sed nun pro Zoom — kaj la pandemio ne helpis — la UK-oj ne plu estas tiel allogaj. Hieraŭ vespere, ekzemple, mi estis en Zoom-kunveno kun ĉilianoj, sed unu partoprenanto venis el Rusio, kaj mi ankaŭ estis eksterlandano. Kial tiuj homoj iru al UEA, se ili volas paroli Esperanton kun eksterlandano?

Ĉu vi taksas, ke UEA faris erarojn aŭ mispaŝojn dum la lastaj 50 jaroj?

Mi ne pensas, ke UEA faris erarojn. Ĉu ĝi povintus fari pli? Eble. Sed mi ne certas, kion ĝi povus fari pli. La ŝanĝoj de la mondo tiel malhelpis. Sed ni devas pripensi, laŭ kiu alia maniero UEA povas esti la tegmento por diversaj okazaĵoj. Ĝi devas konservi la fadenojn inter landoj kaj asocioj. Sed kunigi ĉiujn esperantistojn en la mondo? Ne plu eblas. Tio multe kostas, precipe por la okcidentanoj, kiuj devas multe elspezi por esti membroj. Kaj por tiuj en malpli pagipovaj landoj, ili preskaŭ ne pagas. Sed kiam oni ne pagas, la emo labori por organizaĵo ne estas la sama. Certe estas bezono havi UEA-n, ĉar ĝi estas ilo por kunigi la diversajn landajn asociojn.

Kion vi pensas pri Esperanto nun? Ĉu ĝi daŭre havas rolon?

Mi pensas, ke ĝi ankoraŭ estas grava ilo, kiu eble ne estas sufiĉe uzata. Ĝi valoras, ĉar oni konservas tian lingvon en la mondo kiel eblan solvon en la estonteco. En 1887, kiam Esperanto komenciĝis, estis nur du aŭ tri homoj, kiuj parolis la lingvon, sed poste milionoj spertis ĝin diversgrade ĝis nun. Tio signifas, ke ĝi havas ian gravecon por certaj homoj. Por la homaro ĝenerale ĝi ankaŭ havas valoron, kiun ni konservu. Por mi Esperanto estas socia fenomeno, kaj gravas konservi tiun sistemon vivanta.

Ĉu vi estas optimisma pri la estonteco de Esperanto?

Estas facile por mi esti optimisma, ĉar mi mortos post kelkaj jaroj! [ridas] Mi ne vidos la finan venkon. Sed mi supozas, ke se oni sukcesis dum preskaŭ 140 jaroj konservi tian kreaĵon de unu junulo el Rusa Imperio, ĝi daŭros. Venos aliaj homoj, kiuj prenos mian postenon kaj la postenojn de aliaj. Oni ne scias ĉu ili venos el Kanado; eble ili venos el Benino, aŭ el alia loko, kiu volas havi pli da rilatoj kun la mondo.

Persone, Esperanto estis por mi ege interesa vivlernado, ĉar ĝi ebligis al mi koni la mondon, kiun mi alimaniere ne estus koninta. Kiel oni povas iri al Grekio, eliri el aŭtobuso, kaj tuj trovi homon, kiu parolas nian lingvon kaj diras: “Venu ĉe min”? Mi faris tion ankaŭ en multaj aliaj lokoj. Mi estis en Armenio antaŭ du monatoj kun esperantistoj, kiuj estis ege interesaj. Ni povis facile interparoli. Do, por mi, Esperanto estis tre interesa persona vivosperto. Pro tio ĝi valoris kaj ankoraŭ valoras. Kaj mi pensas, ke por homoj kiel mi, kiuj ankaŭ volas havi tiajn spertojn, Esperanto daŭre ege valoros.

Politike, ĝi eble ne estas la nuna solvo. Sed devas esti ia solvo, kiu eble iam estos prenita de instancoj.


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.