Sedna, la diino de la maroj

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Luis Obando…


Ĉi tiu legendo apartenas al Inuitoj, kiuj loĝis ĉefe en Nunavuto kaj Jukono (krom Gronlando kaj Alasko)

Sur la glacia tegmento de la mondo, iam loĝis Sedna, inuita junulino petolpetola plenplena je nekomparebla beleco, kies fiero igis ŝin rifuzi ĉiujn proponitajn virojn.

Unu tagon, en ŝian vilaĝon alvenis alloga ĉasisto vualita de dikaj feloj. Kun melodia voĉo kaj promesoj pri senlima nutraĵo en paradizo, li delogis la junulinon kaj forportis ŝin trans la oceanon. Sed je la alveno malkaŝiĝis la trompo: la ĉasisto fakte estis birda ŝamano, mistika fulmaro, kiu kondamnis ŝin al vivo frida, soleca kaj mizera sur dezerta klifo.

Aŭdinte la korŝirajn lamentojn de sia filino trans la glacimaro, la patro de Sedna per sia kajako eknavigis por ŝin savi. En serena nokto, ŝin li prenis en sian boaton kaj ili fuĝis. Tamen, la birda ŝamano la perfidon eltrovis. Perforte li siajn malhelajn flugilojn svingegis, tio senbridigis tempeston de drakona furiozo. Roris la maro, levante akvomurojn nigrajn, kiuj minacis englute frakasi la fragilan kajakon.

Ekposedis teruro la oldulon. Kredante ke la senkompata oceano postulis la junulinon kiel oferaĵon, tute despere kaj kovarde, por sian propran vivon savi, li egoisme decidis sian filinon ĵeti en la akvojn. Sedna, suferanta, malmergiĝis kaj alkroĉiĝis per ĉiuj siaj fortoj al la kajaka rando. Sed ŝia patro, blindigita de paniko, per sia ostohakilo detranĉis ŝiajn fingrojn por ŝin dekroĉi.

Kaj tiam meze de tragedia pelmelo, okazis marmiraklo. Dum ŝiaj fingroj falis en la glacian abismon, ili ne sinkis en morton, sed magie ekvivis. La plej etaj artikoj transformiĝis en la rapidajn fokojn, el la sekvaj naskiĝis la distingindaj rosmaroj kun eburaj kojndentoj, kaj el la plej grandaj fragmentoj aperis la enormaj kaj majestaj balenoj.

Sedna subakviĝis en senkoloran oceanan nokton, sed ŝi ne pereis. Ŝi transformiĝis en la eternan Diinon de la Maroj, la supernaturan diaĵon de ĉiuj glaciaj akvoj. Hodiaŭ ŝi regas la estaĵojn, kiuj el ŝia doloro naskiĝis. Kaj kiam homoj la ekvilibron respektas, ŝi la oceanon tenas en kalmo. Sed kiam okazas forgeso aŭ respektomanko, la maro ĥaosiĝas kaj malaperigas bestojn en la profundojn.

Nur bonkoraj ŝamanoj, en sonĝoj aŭ trancoj, rajtas subakviĝi por dorlote kombi ŝian longan interplektitan hararon, kvietigante ŝian koleron kaj rehavante konkordon inter la mondoj.


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.