Lumeto Oktobro, 2026

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

RiveReto invitas al hodiaŭa renkontiĝo

Rencontre avec un invité spécial

Le président de l’association Esperanto-USA, notre ami Brandon Sowers, est actuellement en visite à Montréal! Nous invitons donc les espérantophones de la région à venir le rencontrer à la halle au restaurants Le Central: 30 rue Sainte-Catherine Ouest, Montréal. Nous aurons le choix! Date: jeudi 1er octobre, à partir de 18 h.

Renkontiĝo kun speciala gasto

La prezidanto de Esperanto-USA, nia amiko Brandono Sowers, nuntempe vizitas Montrealon! Ni do invitas la lokan esperantistaron renkonti lin en la manĝejaro Le Central: 30 rue Sainte-Catherine Ouest, Montréal. Estos multaj opcioj! Dato: ĵaŭdon 1-an de oktobro, ekde 18:00.

Malfrua invito al ARE

Iom malfrue por ni, jen invito de Tomaso Alexander al la ĉi-jara ARE. Li mesaĝis:

ARE ja okazos en 2026, kaj refoje en 2027, sed mi pensas, ke estas malfacile informi la homojn, ke la evento daŭre okazas.  La plano-teamo anoncis la eventon en pluraj lokoj, sed ŝajnas al ni, ke la plej efika metodo estas rekta kontakto inter konatoj. Ĉu vi povas sciigi viajn esperantistajn amikojn, ke ili povos veni ĉi-jare (se ili agos rapide), aŭ plani jam nun por oktrobro 2027.

Jen pli multaj informoj en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/ARE2026

Pro diversaj kialoj, ni elektis pli sudan lokon por 2026 – meze inter Rochester kaj Vaŝingtono kaj meze inter Novjorko kaj Pitsburgo. La loko por 2027 estas decidota.

Dank’ al mondonaco de Esperanto-USA, ni povis rezervi multajn ĉambrojn por eventualaj partoprenantoj. La limdato por normala aliĝo, bedaŭrinde, venis antaŭ kelkaj tagoj — la 22an de septembro. Poste, ja eblos aliĝi, sed eventuale loĝado estos multe pli malfacila. Se vi konas iun, kiu volus Esperantumi kun ni en oktobro 2026, jam nun estas la tempo agi.

Mi scias, ke vi, kiel mi kaj mia familio, havas multajn karajn memorojn pri ARE. Mi esperas, ke ni povos kunlabori por krei pli da memoroj en la revido, kaj por krei pli da entuziasmo inter la novuloj en Nia Afero.

Amike kaj kunlabore via,

Tomaso Alexander

salivanto@yahoo.com

Renovigo de Membreco

Baldaŭ venas la tempo renovigi vian KEA-membrecon por la venonta jaro! Bonvolu noti ke la prezo de KEA-membreco plialtiĝas ĉi jare. La nova kosto ebligas nin sendi nian tre belan, kaj nun presitan, revuon Lumo al ĉiu membro de KEA kiu loĝas en Kanado.

Aldone, ni ankaŭ oferas du novajn membrecajn kategoriojn: Subtenanta kaj Patrona Membro. Tiuj kategorioj estas por tiuj, kiuj deziras helpi subvencii la koston de presado kaj sendado de Lumo.

Ni ankoraŭ uzas la retejon “Zeffy” por administri nian membroservon. Zeffy estas senkosta pagilo por neprofitcelaj organizoj kaj karitatoj. Zeffy kolektas mondonacojn por teni la servon senpaga por tiaj organizoj. Ne necesas aldoni donacon al Zeffy por akiri KEA-membrecon, tamen tiuj donacoj helpas teni Zeffy senpaga por ĉiuj.

Per Zeffy, oni ankaŭ povas laŭvole starigi la membrecon por renovigi aŭtomate. Vi rimarku ke, ekde nun (oktobro), unujara kotizo validas dum la venontaj 15 monatoj, ĝis la 1-a de januaro 2028.

Ne hezitu kontakti kasisto@esperanto.ca se vi havas demandojn.

El La Tersciuro, n-ro 94 (2026-09-20)

En sia plej nova novaĵletero el Reĝino SK, Bruce Arthur brucearthur2026@proton.me raportis interalie pri vizito de David Yaki kaj Sherry Wells al Reĝino la 21-an de aŭgusto, post ilia ĉeesto de la Universala Kongreso en Graco, Aŭstrio. David parolis pri sia nova kurso por instrui Esperanton. Helpe de la la membrokarto de Bruce ĉe biblioteko, ili rezervis ĉambron por doni prezenton pri Esperanto.

David kaj Sherry intencas reveni al Reĝino por fari tiun prezenton en la vespero de la 8-a de oktobro, en libropruntejo Sunrise (aŭ Sunleviĝo), kiu estas en la Centro Schmirler, ĉe la angulo de stratoj Prince of Wales kaj Woodhams.  Mi komencis labori por reklami la eventon.  Mi skribis pri ĝi en mia novaĵletero “Regina Esperanto Newsletter,” kiun mi retpoŝtis al Jim, Heather, Michael kaj Jane.  Mi poste donis paperan ekzempleron al Helmi.  Mi ankaŭ verkis artikolon kiu aperis en la novaĵletero de la Unitaria preĝejo.

Mi ankaŭ skribis al Saskaĉevana Asocio por Internaciaj Lingvoj, kaj la direktisto diris, ke li aperigos anoncon en ilia retpoŝta novaĵletero.  Mi skribis ankaŭ al Kanada Federacio de Impost-Pagantoj, al preĝejo “Celebration” (kiu tre proksimas al la libropruntejo), kaj al kvartala asocio.  Mi pendigis afiŝon ekster la universitato, sed antaŭ ol mi venis hejmen, estis pluvego, kiu verŝajne difektis la afiŝon.  La pluvego malsekigis min ĝis la kalsono, kio esti granda aventuro!  Pli sukcese, mi akiris permeson por pendigi afiŝon en Centro Schmirler.

Antaŭ la evento, mi intencas telefoni al tri aŭ kvar homoj, kaj eble ankaŭ inviti iujn konatojn.  Mi scias, ke David havas kontakt-infomojn de pluraj homoj en Reĝino.

Nacia Tago de Vero kaj Repaciĝo (30a de septembro)

Hieraŭ estis la Internacia Tago de Tradukado (https://uea.org/gk/1336) kaj ankaŭ, en Kanado, la sesa Nacia Tago de Vero kaj Repaciĝo, ankaŭ konata kiel la Tago de la Oranĝkolora Ĉemizo.

Jen partoj de la Nacia Agoplano de Kanado por la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (2022–2032)

https://www.canada.ca/en/canadian-heritage/campaigns/celebrate-indigenous-languages/international-decade/national-action-plan.html

https://www.canada.ca/fr/patrimoine-canadien/campagnes/celebrons-langues-autochtones/decennie-internationale/plan-action-national.html

Enkonduko

En Kanado ekzistas pli ol 70 indiĝenaj lingvoj. Ili estas ŝlosila elemento de indiĝena kulturo kaj identeco. La plej multaj el la vivantaj indiĝenaj lingvoj en Kanado estas endanĝerigitaj, kaj neniu el ili estas konsiderata sekura.

Dum la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj (2019), indiĝenaj popoloj esprimis sian deziron, ke la internacia komunumo daŭrigu kunlaboron por atingi pli bonajn rezultojn por indiĝenaj lingvoj, kaj ili pledis por Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.

La 18-an de decembro 2019, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (la Jardekon) por la periodo de 2022 ĝis 2032…

La ĉefaj celoj de la Jardeko estas:

Altiri atenton al la kritika perdo de indiĝenaj lingvoj kaj al la urĝa bezono konservi, revigligi kaj antaŭenigi indiĝenajn lingvojn

Preni urĝajn rimedojn por konservi, revigligi kaj antaŭenigi indiĝenajn lingvojn je nacia kaj internacia niveloj…

Fina Rezulto

Esence, la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj subtenas la reakiron, revigligon, konservadon kaj fortigon de indiĝenaj lingvoj fare de indiĝenaj popoloj en Kanado. La fina celo estas vidi rimarkindan kreskon de la nombro kaj kompetenteco de lernantoj kaj parolantoj de indiĝenaj lingvoj, kaj ankaŭ intergeneracian kaj trans-socian transdonadon de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj.

Dankon, Thank you, Merci, Ay-hay, Nakurmiik, Meegwetch, Miikwehc, Mahsi Cho, Tshinashkumitin, Wela’lin, Maarsee 

Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.