La Montreala klubo je vojkruciĝo

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Nicolas Viau…


La Montreala klubo estas unu el la plej malnovaj de Kanado. La Esperanto-movado grandparte alvenis en Kanado danke al pioniroj el Montrealo kaj ties regiono (ekzemple Albert Saint-Martin, kies nomo estis donita al parko en Montrealo). Tamen ne estas multaj informoj pri la klubo antaŭ la 1960-aj jaroj, laŭ libro “30 jaroj da agado”, de la Esperanto-Societo Kebekia (publikigita en 2012). Ni tamen rajtas konstati, ke dum la sekvaj jardekoj ĉiam restis kerno de aktivuloj, do oni rajtus pensi, ke Esperanto ĉiam (aŭ eble preskaŭ ĉiam) estis parolata en Montrealo ekde ĝia alveno!

La Montreala aktivularo, kune kun aktivuloj de tuta Kebekio, Kanado kaj de la mondo, ja povas fieri pri tio, ke ĝi efektive atingis kelkajn gravajn sukcesojn dum la lastaj jardekoj, interalie sub la gvido de Normando Fleury kaj Zdravka Metz (do ekde la fruaj 1980-aj jaroj).

Tamen post sukcesoj kiel la 48-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 1992, la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en 2008 (eventoj, kiujn mi mem ne partoprenis), kelkaj eldonoj de la Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MEKARO) kaj kompreneble la Universala Kongreso (UK) – kiun mi havis la plezuron helpi organizi – kiun ni, Montrealanoj, unuafoje sensukcese kandidatis gastigi por 2017 kaj poste, laŭ decido de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sukcesis gastigi en 2022 (origine planite por 2020). Kiel vi certe bone scias, ĝi devis esti prokrastita pro la pandemio, kaj finfine okazis en 2022.

Vojkruciĝo

Post tiuj ĉi sukcesoj kaj aliaj projektoj, oni tamen rimarku, ke nia Montreala grupo de aktivuloj staras je vojkruciĝo. Ŝajnas, ke nia agado kaj aktivuloj fariĝis iom pli trankvilaj.

Dum jaroj, la klubo kunvenis en la Botanika Ĝardeno de Montrealo. Ekde la 1980-aj jaroj, kaj ĝis 2015, Normando Fleury kaj Zdravka Metz (kernaj aktivuloj de ESK kaj de la Montreala grupo), posedis domon en la kvartalo Rosemont-La Petite Patrie en Montrealo, kiu ankaŭ servis kiel klubejo, sub la nomo “Montreala Esperanto-domo”. Tie dum jaroj okazis siatempe kursoj, estis biblioteko, kaj kompreneble kunvenoj (kun antaŭplanitaj temoj), aŭ kunaj manĝoj, ktp.

Mi mem unuafoje ekparolis en Esperanto en tiu domo, kiam mi aperis okaze de kunveno fine de majo 2009. En tiu epoko, oni ankaŭ, unu fojon ĉiumonate, okazigis kunvenon en la restoracio Végo, agrabla kaj konvena vegetara restoracio en la urbocentro de Montrealo.

Post kiam Normando kaj Zdravka translokiĝis ekster Montrealon, oni decidis okazigi ĉiujn regulajn kunvenojn en Végo. Tie okazis amikecaj renkontiĝoj (sen aparta programo) dum jaroj. Ja nek mi nek aliaj aktivuloj verdire ofte ne havas la tempon vere plani kunvenojn, do niaj kunvenoj estis simpla babilrondo. Mi kaj pluraj aktivuloj tamen ĝoje partoprenadis en preskaŭ ĉiuj kunvenoj.

Ili tamen estis agrablaj kaj sukcesaj: regulaj renkontiĝoj de karaj samideanaj geamikoj. Mi mem tre ĝuis tiujn jarojn. Ni havis dum tiu epoko la plezuron plani kaj efektivigi plurajn projektojn: la UK en Montrealo, partoprenoj de esperantistoj kadre de la lingva festivalo “LangFest”, kiu okazis en Montrealo de 2016 ĝis 2019, kaj ankaŭ KER-ekzamenoj (sub la gvido, en Eŭropo, de Katalin Kováts), unuafoje en nia urbo, en 2018.

Tamen de 2022, jaro de la UK, ŝajnas pli malfacile ol antaŭe venigi homojn al kunvenoj. Dum la 2010-aj jaroj, ofte venis 10-15 homoj ĉiun fojon. Nun la kutima ĉeestantaro nombras eble 5 kaj 10. Oni ja ofte parolas pri laciĝo de lokaj aktivuloj post okazigo de gravaj kongresoj…

Tamen nun, la sorto alportas al ni okazon renovigi nian manieron kunveni: la restoracio Végo anoncis antaŭ kelkaj semajnoj, ke post 49 jaroj da funkciado, ĝi fermiĝos tiun ĉi julion.

Ni do devos trovi novan kunvenejon. Ŝanĝiĝoj, ĉu elektitaj aŭ ĉu truditaj, ĉiuokaze ĉiam estas bonaj okazoj reaserti, ĉu oni estas sur la ĝusta vojo, kaj elspensi novajn manierojn funkcii.

Kun apogo de la estraro de ESK, ni, Montrealaj aktivuloj, do baldaŭ anoncos nova(j)n kunvenejo(j)n, eble kun nova programo kaj nova celo. Mi ĉiuokaze celas esti parto de la paŝado antaŭen!

Ideoj de niaj partoprenantoj aŭ eblaj partoprenantoj – kaj ankaŭ de klubanoj de aliaj partoj de Kanado bonvenas, kompreneble!

Kaj tamen… ideoj

Ĉar, eble iom paradokse, projektoj kaj ideoj ne mankas. Montrealo estis historie loko de pluraj kreaĵoj (interalie Lumo!) kaj elpensaĵoj rilate al Esperanto laŭ la historio. Ideoj pri tio ne ĉesis dum la lastaj jaroj.

Pluraj libroj estis publikigitaj. En Montrealo estis ankaŭ verkita la teatraĵo « 1910 » de Ĵenja Amis (kaj prezentita dum la Universala Kongreso en 2022), en kiu la historio de la familio Zamenhof en Montrealo estas grava temo, danke al gravaj lokaj historiaj esploroj. Paralele, estiĝis alia historia projekto pri la fama svisdevena kanada psikiatro Henri Ellenberger (pri kiu oni povis legi en la lasta numero de Lumo), kiu ankaŭ estis esperantisto kaj dum jardekoj verkis multegajn taglibrojn pri sia vivo kaj pensoj, ĉefe en Esperanto.

Esperantaj temoj do ne mankas en Montrealo. Esperanto ja havas riĉan pasintecon en nia urbo. Nia loka Montreala Esperantujo ŝajne en diversaj periodoj eniris pli “trankvilajn”  periodojn, sed post ĉiam estis revivigita de nova generacio de geaktivuloj. Ni eble trapasas tian transiran fazon nuntempe, kaj ni nun decidu, ĉu ĝi havu ankoraŭ estontecon.

Laŭ mi, en Montrealo (kaj aliloke), urbo kun grava konscio pri la rilato inter lingvo kaj socio, kaj loko kun eble surpriza kultura kaj lingva historio malgraŭ pluraj defioj, la respondo estu « jes »! 

Paralela Universo en Montrealo – Sabato 15-a de aŭgusto 2026

Jen bona okazo por paroli pri evento, kiu nun fariĝis tradicia en multaj urboj de Nordameriko sed ankaŭ de la mondo: Paralela Universo. Ekde la lanĉo de tiu eventaro, fare de la Toronta samideano Jed Meltzer, ĉiun jaron okazas en Montrealo renkontiĝo kadre de tiu kunvenaro (eĉ se nur virtuale dum la pandemio). Ni provas proponi novan programon ĉiun fojon. Ĉi-jare ne estas escepto kaj ni invitas vin atenti la retejon kaj aliajn komunikilojn de ESK, ĉar kompreneble Paralela Universo ree okazos en 2026 en nia urbo. La evento okazos la 15-an de aŭgusto (la Nacia Tago de Akadio), kaj ĝia temo inkluzivos prelegon pri la historio de franclingvanoj en Nordameriko. Mi elkore invitas vin partopreni, se vi ne estos tro for de ni!


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.