Sekve al la komentoj de Yves Bellefeuille, James Bridge, kaj Bob WIlliamson pri Esperanto en Kanado en la plejlasta numero de Lumo, la debato daŭras. Ni ricevis pliajn kontribuojn de Anne Neave kaj Bruce Arthur.
Se vi volas aldoni ankaŭ viajn pensojn al la debato, bonvolu sendi retmesaĝon al informo@esperanto.ca.
Kontribuo de Anne Neave (Kamloops, BK)
Ankaŭ interesis min la pensoj de Yves, James kaj Bob pri la estonteco de Esperanto en Kanado. Mi konsentas kun James, ke “fine de la tago, laborantoj estas tro lacaj kaj havas nek la energion nek la tempon por studi fremdan lingvon, kiu neniel materiale kontribuas al la ĉiutaga vivo”. Mi aldonus, ke por anglalingvanoj ne estas granda urĝo lerni Esperanton aŭ alian lingvon. Se oni vojaĝas, sufiĉe da alilandanoj parolas la anglan, almenaŭ sufiĉe por komuniki. Tion mi lernis, ĉar mia edzo kaj mi posedas ekskursan kompanion kaj gvidis grupojn al multaj landoj dum la pasintaj 40 jaroj.
Mi opinias, ke estas rolo por Esperanto por tiuj, kiuj ŝatas lerni lingvon, korespondi kun homoj ĉirkaŭ la mondo, kaj ĉeesti kunvenojn kaj kongresojn. Sed – kiel internacia lingvo, kiu ludos grandan rolon en la mondo? Ŝajnas, ke tiu sonĝo paliĝas.
Kio okazas al la membroj de KEA? Kiel Yves diris, eble multaj membroj aĝiĝas (kiel mi – 78 j.) kaj simple laciĝas. Aŭ, kiel mi, post kiam mi lernis Esperanton, mi dediĉis mian tempon, entuziasmon kaj pasion al la mondo de Esperanto dum 10 jaroj. Tiam – vivo evoluis. Mi ŝanĝiĝis – edziniĝis, havis familion, nun havas junajn nepinojn. Mi trovis novajn pasiojn, novajn komunumojn, kaj daŭre laboras en multaj grupoj. Komence Esperanto estis tre grava en mia vivo. Nuntempe, por mi, aliaj temoj estas pli gravaj – klimata ŝanĝo, kiel movi for de fosilia brulaĵo, kiel savi nian planedon por niaj familianoj…
Kontribuo de Bruce Arthur, Saskaĉevano
Mi interesiĝis legi la opinion de la esperantisto en Sault Ste. Marie [James Bridge]. Mi komprenas, ke li sentas senesperon post jaroj da malsukceso. Tamen mi ankoraŭ kredas, ke eblas interesigi homojn pri Esperanto, se ni povas trovi la ĝustan manieron. Estas vere, ke la lingvo apenaŭ havas sufiĉe da parolantoj por esti profita al lernintoj. Sed ĝi estas bona hobio, kaj milionoj da homoj interesiĝas pri hobioj por trovi novajn amikojn, por ekzerci la cerbon, ktp. Kaj se ni povas allogi sufiĉe da uzantoj, la lingvo estos pli utila, kaj homoj komunikos pli facile kaj pli juste. Estas inspira ideo. Eble iuj lokaj kluboj povos raporti, kiel ili sukcesis allogi novajn membrojn lastatempe, kaj aliaj kluboj povos imiti ilin.


Respondi