Lumeto Novembro, 2026

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

Ĉu vi ĉeestos?

La VK ĉiam estas interesa kunmetaĵo de diversaj prelegoj, paneldiskutoj, omaĝoj, virtualaj ekskursoj, kulturaj programeroj kaj renkontiĝoj inter esperantistoj tra la tuta mondo. Mi forte rekomendas vian aliĝon ĉe https://vk.esperanto.net/2026/.

Ĉu vi ĉeestis?

Hieraŭ vespere okazis VARIE el Ĉilio. Se vi povis partopreni, kion vi opiniis pri tio? 

Ĉilio, kun longa historio kaj geografio, estas grava amerika lando kun multaj diversaj logaĵoj. Mi mem eklernis pri multaj aferoj, kaj mi atendas kun intereso la sekvan okazon de VARIE.

El La Tersciuro, n-ro 95 (2026-10-14)

En sia plej nova novaĵletero el Reĝino SK, Bruce Arthur brucearthur2026@proton.me interalie daŭrigis sian raporton pri vizito de David Yaki kaj Sherry Wells el Edmontono al Reĝino por publike prelegi pri Esperanto. Bruce skribis:

“Laŭ mia sperto, malfacilas interesi homojn pri Esperanto, kaj mi ne sciis, ĉu iu ajn venos.  Efektive, venis kvar homoj krom mi, kio estis kontentiga nombro al mi.  Kaj ili reagis bone al la prezento.”

“Dum la prezento David kaj Sherry parolis pri siaj vojaĝoj al Eŭropo, kie ili partoprenis du Universalajn Kongresojn (2025 kaj 2026), kaj ankaŭ vizitis la Esperanto-muzeon en Vieno kaj aliajn lokojn.  Ili ankaŭ estas aktivaj Rotarianoj kaj ili parolis pri Rotaria kunveno en Usono, kie ili klopodis konvinki ilin antaŭenigi Esperanton.(*)  Sherry kaj David ankaŭ parolis pri la trajtoj de Esperanto kiuj plifaciligas ĝin.”

Eble ankaŭ vi havas similajn spertojn pri publika senintereso pri nia lingvo. Pro tio, mi varme rekomendas al vi kontakti al Bruce por peti, ke li sendu ankaŭ al vi sian ĉiumonatan novaĵleteron. Li tute pretas fari tion. Eble vi povus sekvi lian ekzemplon. En mesaĝo al mi, li skribis:

“Mi miras, ke mi eĉ povas trovi sufiĉe da novaĵoj por plenigi la novaĵleteron, kaj ke iuj volas legi ĝin.  Mi esperas, ke aliaj lokaj kluboj (kie okazas pli da interesaj okazoj) verkos raportojn por Lumo.  Mi jam raportis por ĉi tiu jaro – estus pli bone havi raportojn de aliaj provincoj.”

Kiel la redaktoro de Lumeto kaj provleganto por Lumo, mi plene konsentas.

*(NdlR) Advokato Paul Harris kreis Rotarion Internacia en 1905. RADE, Rotaria Amikaro de Esperantistoj, fondita en 1928, estas la plej malnova el la cento da fak-amikaroj de Rotario Internacia, kompareblaj al la fak-rondoj de UEA.

Invito al Melburno

Saluton el Aŭstralio, amikoj! Espereble kelkaj el vi jam digestis la spertojn de la ĉijara UK en Graco kaj bonvenigos nian ideon pri via venontjara aventuro. Aventuro ĝi ja estos, ĉar temas pri partopreno en la UK en la alia flanko (kaj alia hemisfero) de la mondo: en Aŭstralio.

Aŭstralia verkisto Trevor Steele kun pluŝa ornitorinko

Kvankam ne multaj el vi vizitis ĉi solan landon de la mondo, kiu kovras tutan kontinenton, mi vetus, ke multaj ja ŝatus iam sperti ĝin.

Kaj jen la bona kialo por fari tion: en julio de 2027 okazos tie la 112-a UK de la UEA. Ni do invitas vin al la urbo Melburno (Naarm laŭ la aborigena nomo) en la ŝtato Viktorio. Uzado de la aborigenaj, originalaj nomoj de niaj urboj, montoj, lagoj ktp. iĝas pli kaj pli regula. Oni ja konscias, ke tiu ĉi lando estas la lando de homoj, kiuj venis al Aŭstralio antaŭ 60.000 – 65.000 jaroj. Tiel la aborigenoj, kiuj ankoraŭ vivas laŭ la tradicia maniero, portas la plej antikvan homan kulturon sur nia planedo.

Melburno estas urbo agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo (Unesko) pro sia vigla literatura kulturo kaj sia rolo en la tutmonda Reto de Kreaj Urboj. Ĝi estis nomumita kiel la dua Urbo de Literaturo en 2008. Se gravas al vi esperanta literaturo, dum la UK vi havos la eblecon renkontiĝi kun la aŭstralia verkisto Trevor Steele.

Ĝuste ĉi oktobre la legantoj de “Conde Nast Traveller” juĝis Melburnon la plej amikema urbo de la mondo. La Nacia Galerio de Viktorio en la kongresurbo estas la plej malnova kaj la plej vizitata artgalerio en Aŭstralio.

Atenton kafamantoj! Oni diras, ke Melburno havas pli da kafejoj pokape ol iu ajn alia urbo en la mondo.

La Melburna Konferenca kaj Ekspozicia Centro (MKEC), kie nia kongreso okazos, estas la plej granda konferenca kaj ekspozicia instalaĵo en Aŭstralio.

Pli da superlativoj? Okdek procentoj de la aŭstraliaj bestoj estas troveblaj nenie alie en la mondo. Certe estos interese por vi vidi kanguruon,  ekidnon aǔ nian embleman ornitorinkon. Ĉu vi interesiĝas pli pri la flaŭro? Situante en la koro de Melburno, la Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj proponas trankvilan rifuĝon kaj riĉan kulturan sperton.

Pli interesas vin la arkitekturo, la urbo mem? Ni proponas al vi viziti la plej altan observplatformon en la Suda Hemisfero, “Melbourne Skydeck”, kiu proponas ekscitan manieron sperti la urbon de supre. Ĝia Teatro “Voyager” estas la plej granda virtualrealeca teatro de sia speco en la mondo.

La senpagaj tramoj en la urbocentro, senpagaj necesejoj, senpaga akvo en la restoracioj – nepre bonvenos al ĉiu, kiu volas sperti en mallonga tempo kiel eble plej multe.

Sed la ĉefa allogaĵo estos, kompreneble, la kongreso mem! Akceptu nian elkoran inviton al ĝi kaj al la aldonaj antaŭkongreso en Sidnejo kaj Kanbero kaj la postkongreso en Nov-Zelando.

Rapidu, la unua aliĝperiodo finiĝos je la fino de novembro 2026!  https://uk.esperanto.net/2027/

Ĝis la revido en Melburno!

Katarina Steele

LKK de la 112-a UK de UEA

https://www.melburno.org.au/fotoj

Kaj, ankoraŭ en 2027

Pasintmonate vi legis pri malfrua invito al ARE (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto). 

Jen fruega anonco pri la venontjara ARE: https://eventaservo.org/e/ARE2027

Stipendioj proponataj de KEA por 2027

KEA proponas stipendiojn, prefere al relative junaj KEA-anoj, por helpi al ili ĉeesti unu el la Esperanto-eventoj en 2027 – ekzemple, MEKARO (Ontario, majo), TAKE (Brazilo, majo), NASK (Usono, junio), UK (Aŭstralio, julio), kaj IJK (Germanio, aŭgusto). La asocio disponigas ĝis 2000$ (entute) por stipendianoj; oni dividos la monon inter la petantoj, evidente enkalkulante la relativajn kostojn de la eventoj.

KEA invitas petantojn skribi al la sekretario de la asocio antaŭ la 1ª de marto 2027. Ili devas indiki al kiu evento ili intencas iri kaj kiun sperton pri Esperanto ili jam havas. Necesas prezenti buĝeton por pravigi la sumon petitan kaj klarigi pri kiuj rimedoj oni jam disponas. Nur membroj rajtas fari peton, sed evidente ĉiu kanadano povas facile membriĝi antaŭ ol fari peton. Se oni ricevos stipendion, necesos verki raporton pri siaj spertoj por sekva numero de nia revuo Lumo.

Aljuĝa komisiono de KEA decidos pri stipendioj en marto 2027 kaj informos la sukcesintojn pri sia decido.

Finfine…

Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.