Aprilo 2024
-

MeKaRo 2024
Ne forgesu aliĝi al MeKaRo! Ĉi-foje MeKaRo okazos en Montrealo. Atendas vin bunta programo, kun vizito al Biodôme, ekskursoj urbaj kaj eĉ ekskluziva postkongresa promeno al la tombejo de la parencoj de Zamenhof, kun la rakonto pri la vizito de Majstro al Montrealo. Ni esperas vidi vin tie!
-

KVaK 7
Jen la registraĵo de la 7a Kanada Virtuala Kongreseto, festante la 40an Datrevenon de la Vankuvera Universala Kongreso 1984!
-

7a Renkontiĝo Brazilo-Kanado
Venu Ĉiuj! Brazilanoj, kanadanoj, kaj esperantistoj el ĉiu angulo de la mondo – aliĝu al ni por speciala interkultura renkontiĝo!
-

Vankuvero Vin Brakumas!
Vankuvero Vin Brakumas! estis salutkanto al la partoprenantoj de la 69a UK en Vankuvero en 1984. La filmeto estis farita por la 7a Kanada Virtuala Kongreseto kiu okazis la 6an de Aprilo 2024 por festi la 40an datrevenon de la Vankuvera Universala Kongreso.
-

Subvencioj por MeKaRo kaj Usona Kongreso ankoraŭ estas haveblaj
Estas kelkaj subvencioj kiuj ankoraŭ estas haveblaj al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso).
-

Unua Lumo de 2024 Aperas!
Nova numero de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto Asocio, estas havebla ĉi tie.
