Majo 2024
-

Tagordo de la Estrara Kunveno – 25 Majo 2024
Jen la tagordo de la plej lasta estrarkunveno:
-

“Kion Esperantistoj Kolektas?”
Ni ĝojas anonci, ke dum la 7a Renkontiĝo Brazilo-Kanado, okazonta la 24an de majo 2024 je la 19h UTC-3, James Piton prezentos prelegon titolitan “Kion Esperantistoj Kolektas?”.
-

Ĉu Bonintenca Kontraŭdiro?
De jaroj UEA-reprezentantoj kaj multaj aliaj aktivuloj insistadas, ke unu el la gravaj celoj de nia movado estas helpi konservi la tutan buntecon de la nuna homa lingvaro. Celo laŭdinda, certe — sed laŭ mi neniel akordigebla kun tio, ke ni samtempe proponas Esperanton kiel internacian pontlingvon por la tuta homaro. Kial do?
-

MeKaRo proksimiĝas!
MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto), estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de Kebekio kaj Ontario, kiu okazas ĉiujare dum la longa semajnfino de la Nacia Tago de Patriotoj. Ĉi-foje MeKaRo okazos en Montrealo la 18an – 20an de majo.
-

Esperanto: nekunhavebla en norda Ontario…
“Mi profunde bedaŭras devi raporti, ke pluraj jaroj da penoj konigi la lingvon en norda Ontario montras, ke aliaj homoj tie trovas la lingvon ĝena kaj suspektinda, kaj ili aŭ ignoras la lingvon aŭ aktive forpelas ĝin.”
