brown bison on green grass field

Esperanto en Saskaĉevano

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Bruce Arthur…


Mi (Bruce Arthur) ankoraŭ estas la sola membro de KEA en Saskaĉevano, sed mi verkas novaĵleteron (La Tersciuro)  pri Esperanto en Saskaĉevano, kiun mi sendas retpoŝte al kelkaj homoj ekster la provinco. Jen por Lumo mi verkas mallongigitan raporton. 

Mi faras iom por disvastigi Esperanton ĉi tie. Mi skribis leterojn al du aŭ tri asocioj. En decembro, antaŭ la naskiĝtago de d-ro Zamenhof, mi sendis retpoŝtaĵon al listo de saskaĉevananoj, kiuj antaŭe indikis intereson pri Esperanto. Mi raportis pri 2025 kaj mi provis konvinki legantojn ke Esperanto estas lerninda kaj uzinda.  Sed ĝis nun, neniu reagis. Mi scias ke multaj Esperanto-kluboj kunsidas por festi la 15-an de Decembro.  Ne estas klubo en Saskacxevano do mi kutime festas alie.  

Andy en Halifakso organizas kumzikojn (renkontiĝojn per Zoom) por esperantistoj en Saskaĉevano kaj aliaj preriaj provincoj. 

Du esperantistoj (David Yaki kaj Sherry Wells) veturis trans Saskaĉevano en majo kaj mi povis renkonti ilin. Ili multe interesiĝas pri reklamado. Ilia gastiganto en Reĝino invitis geamikojn al manĝo, kaj ni parolis pri Esperanto kun ili. David kolektis kontakt-informojn de iuj el ili. Kiam David kaj Sherry revenis en novembro, ili restis ĉe mia hejmo. Sherry estas unitariano, kaj ni iris al la unitaria preĝejo en Reĝino kaj ni parolis kun iuj pri Esperanto. Kiam ili revenos en aprilo ĉi-jare, ili faros prezenton en la preĝejo.

En februaro mi ĉeestis mult-lingvan koncerton, kaj mi klopodis reklami Esperanton. Mi parolis kun unu virino kiu interesiĝas, kvankam tro fruas por scii, ĉu ŝi efektive decidos lerni la lingvon. 


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.