El la plej nova numero de Lumo. Wally du Temple estis intervjuita de Garry Evans…
Vi estis prezidanto de KEA, redaktoro de Lumo, vi aranĝis diversajn eventojn, inkluzive de kanadaj Esperanto-kongresoj. Ĉu vi povas paroli pri tiaj agadoj, aparte en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj?
Mi komencis aktivi pri Esperanto oficiale eble en 1966, kiam mi instruis en la mezlernejo Bell’s Corners en Otavo. Estis en tiu tempo, ke mi perfektigis mian Esperanton en klaso de pastro Boglari, hungara katolika pastro, kiu venis al Otavo por anstataŭigi la mortintan pastron.

Mi tuj komencis labori en la centra oficejo de KEA, kiu en tiu tempo troviĝis ĉe Sparkstrato en Otavo. Lorcán Ó hUiginn tiam estis la prezidanto de KEA.
En tiu tempo oni laboris per tute malnovaj metodoj. Ni presis Lumon, kaj tiam la kovertoj devis esti adresitaj per maŝino, en kiun oni metis la individuajn literojn por la nomoj.

Surprizas min, ke estis eĉ oficejo de KEA. Kiom da homoj laboris aŭ volontulis tie?
Tri aŭ kvar tiutempe. Estis Lorcán kaj Kirk Crockett — ili ambaŭ estis raportistoj en la Senato por Hansard. Ankaŭ Guy Matte, kiu volontulis eble iom pli poste, kaj kelkaj aliaj.

Vi organizis Kanadan Kongreson de Esperanto en 1972 en Viktorio. Mi vidis foton, kaj estis plurdekoj da partoprenantoj. Kiaj estis la Kanadaj Kongresoj en tiu epoko?
Jes, eble 150, eĉ 200 homoj venis. En tiu tempo, mia klubo en Viktorio kaj la klubo en Vankuvero estis la plej grandaj en Kanado. Do la lokaj esperantistoj, kompreneble, helpis la kreskon de la nombro de partoprenantoj. Nia klubo en Viktorio havis 40 membrojn en tiu tempo.

Vi estis ankaŭ prezidanto de KEA en la 1970-aj jaroj. Kion vi faris? Aŭ kion vi ŝanĝis kiel prezidanto?
Mi memoras unu kampanjon, kiun ni havis. Mi konvinkis la estraron, ke ni devas sendi paperan dosieron al ĉiuj bibliotekoj en Kanado. Tio estis en tempo antaŭ la reto, kompreneble, do ĉio iris per poŝto. Ĉiuj bibliotekoj tiam havis specialajn dosierojn pri interesaj temoj, kaj do ni sendis 15-paĝan informilon pri Esperanto al ĉiuj bibliotekoj. Tio estis sufiĉe granda entrepreno, pro la kosto de la poŝto kaj la enkovertigo. Ni poste ricevis dankojn de multaj el tiuj bibliotekoj, kaj ili promesis meti la flugfoliojn en la informservon de la biblioteko.

Alian fojon ni sendis leteron al ĉiuj membroj de la Kanada registaro en Otavo pri Esperanto, petante ilian opinion. Ni ricevis eble 30 respondojn.
Ankaŭ vi sukcesis organizi ian oficialan kurson pri Esperanto, kiun aprobis la Ministerio pri Edukado. Parolu iomete pri tio.
Mi okupiĝis multe pri politiko ekde juna aĝo. Mi laboris longan tempon ene de la Verda Partio, sed komence mi estis en la Liberala Partio. Do mi konatiĝis kun la Ministro pri Edukado, Patrick McGeer, kaj sendis al li informon pri Esperanto, kaj konvinkis lin krei kurson pri Esperanto por distanca edukado. Alex Phelps, esperantisto, helpis verki la kurson. Ĝi estis malnovstila kurso, bazita je gramatiko, praktikado de frazoj, kaj tiel plu. Ĉiumonate studentoj devis sendi la lecionojn, la foliojn por ekzercoj, kaj ili estis korektitaj de s-ro Phelps. Tamen ĝi estis reklamita nur en la broŝuro de la Departamento pri Edukado, kiel unu elektebla kurso, tamen sen poentoj por diplomiĝo. Ĝi daŭris dek jarojn, kaj proksimume 200 homoj studis ĝin. Sed eble nur triono finis ĝin. Tio ne estas malbona.
Do KEA tiam estis sufiĉe vigla, sed dum la lastaj 45 jaroj bedaŭrinde Esperanto en Kanado — kaj en la tuta mondo — ŝrumpis. Laŭ vi, kial?
Mi supozas, ke la ĉefa kialo estas la granda disvastiĝo de la angla lingvo kiel ĉefa — kaj ĉiam pli evidenta — kandidato por la rolo de mondlingvo, almenaŭ en la mensoj de anglalingvanoj. Pro tio fariĝis multe pli malfacile, almenaŭ en anglalingvaj landoj, kvankam ne nepre tiel malfacile en aliaj landoj.
La plej grava evento, kiun vi organizis, estis la Universala Kongreso en 1984. Ni multe pritraktis ĝin en speciala numero de Lumo antaŭ du jaroj, okaze de la 40-jara jubileo. Sed ĉu vi povus mallonge diri, kiu estis via plej bona sperto kaj plej malbona sperto dum tiu UK?
La plej bona sperto estis kunlabori kun la aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato. Ili estis tre bonkoraj homoj. Ankaŭ la ĝenerala etoso estis tre bona. La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj funkciis bone, kaj la loĝado ĉe la universitato UBC funkciis tute kontentige.
Bedaŭrinde, unu el la problemoj estis, ke la transportsistemo strikis du tagojn antaŭ la komenco de la kongreso. Tio estis serioza problemo. La distanco inter la universitato kaj la urbocentro estis sufiĉe granda, do oni devis uzi taksiojn, kaj tio ne estis tre oportuna.
Ni ankaŭ havis oficialan akcepton fare de la urbestro en la urbodomo, sed ĝi estis iom trafita de la striko, kaj kelkaj homoj ne povis alveni. Eĉ la urbestro mem malfruis, dirante ke li estis kaptita en trafiko.
En kiom da universalaj kongresoj vi partoprenis?
Mi pensas, ke en kvin.
El tiuj kvin, kiu estis la plej memorinda por vi?
Ho, jes — la Universala Kongreso en Helsinko. Tio estis aparte memorinda, ĉar poste mi iris al Eŭropo kaj vizitis kelkajn amikinojn, esperantistinojn, kaj tio finfine kondukis al mia edziĝo.
Do bona okazo por paroli pri vi kaj via familio. Rakontu pri via fono — kie vi naskiĝis, kiuj estis viaj gepatroj, kaj simile.
Mia patro naskiĝis en Papeete, Tahitio, en Franca Polinezio. Li estis franclingvano, sed ankaŭ parolis la anglan. Li studis en privata lernejo en Nov-Zelando, ĉar ne estis bonaj lernejoj en Tahitio. Poste li venis al Vankuvero. Mia patrino, aliflanke, enmigris el Anglio — tiel ili renkontiĝis.
Ĉu via patro iam parolis kun vi en la franca? Do ĉu vi ankaŭ lernis la francan?
Ne, mi ne parolas la francan. Li kelkfoje uzis ĝin, sed la hejma lingvo fariĝis la angla pro mia patrino.
Kiel vi malkovris Esperanton?
Tio okazis tre frue, kiam mi ankoraŭ ne bone kapablis lerni legi — eble pro atentomalordo aŭ disleksio. Mi estis forigita el la lernejo. Kaj mia privata instruistino, Mrs Wardle, (pasinta membro de la Londona Klubo de Esperanto ne instruis al mi Esperanton, sed ŝi diris al mi, ke mia nekapablo prononci aŭ literumi vortojn en la angla ne estis mia problemo, sed problemo de la angla lingvo. Ŝi donis al mi kelkajn Esperantajn vortojn por prononci kaj legi, kaj tiel plu. Mi vere ŝuldas al ŝi kaj al miaj gepatroj, ĉar ili donis al mi tiun ŝancon. Sen tio, mia progreso en la mondo de kulturo estus haltinta jam frue en mia vivo.
Kiam vi formale eklernis Esperanton?
En la 12-a klaso en la lernejo — tio estis en 1959 — mi aĉetis lernolibron (Teach Yourself Esperanto), kaj mi studis ĝin memstare, pro mia propra deziro. Sed ne estis grupo, kiun mi povis viziti. Do nur pli poste, kiam mi iris al Otavo kaj renkontis Boglari, mi serioze ekstudis. Mi rapide lernis, kaj poste iris al Eŭropo. Tio estis en ’67, ’68. En ’69, mi jam iris al la Universala Kongreso.
Kaj tie vi renkontis vian edzinon Olga pere de Esperanto. Ĉu vi povus rakonti kiel vi renkontiĝis?
Estis tute amuza afero. Mi reklamis, ke juna kanada viro venos al Eŭropo kaj serĉas edzinon. Mi sendis leterojn al multaj, kaj entute mi havis 15 virinojn por renkonti en tiu somero. Mi ne renkontis ĉiujn, sed eble sep mi renkontis. Jes, estis tre interesa somero. La stulta afero estas, ke mi donis la saman informon pri mia alteriĝo en Prago al mia nuntempa edzino Olga, kaj ankaŭ al du aliaj, Anna kaj Silvia. Kiam mi alvenis en la atendejon de la flughaveno, mi vidis tri afiŝojn “Wally”, “Wally”, “Wally”, kaj tiuj tri afiŝoj komencis konverĝi al mi. Tio estis sufiĉe embarasa afero. Estis du virinoj kaj unu viro. La viro estis la frato de mia nuntempa edzino Olga. Li multe ridetis kaj komprenis, kaj mi petis lin ne mencii al Olga pri la aliaj virinoj.
Mi esperas, ke Olga nun scias tiun sekreton kaj ne malkovros ĝin en Lumo… Ĉu vi baldaŭ geedziĝis poste?
Jes, ŝi ricevis permeson iri al konferenco en Londono pri kartologio. La plano estis, ke ŝi iru tien, kaj poste ŝi foriru el Londono kaj venu al Kanado. Mi sendis la bileton al la Kanada ambasadejo en Londono. Do tion ŝi faris. Sed ĉar tio estis neleĝa vojo, la registaro en komunista Ĉeĥoslovakio volis puni ŝin poste. Post jaro kaj duono, pro tiuj minacoj, ni devis reveni al Ĉeĥoslovakio por provi ĝustigi kaj oficialigi la permeson, por ke ŝi povu reveni en Kanadon. Finfine ni sukcesis eliri la landon kune, ĉefe pro la reputacio de ŝia patro, kiu estis estro de partizana grupo, kiu batalis kontraŭ la germanoj dum la milito. Por mi tio estis iom streĉa tempo, kaj mi ne komprenis la ĉeĥan. Mi iris kun Olga al tiuj intervjuoj, kaj sidis sur ligna benko proksime, kaj aŭdis la laŭtajn voĉojn en la ĉeĥa, kiuj severe kritikis Olga-n pro tio, kion ŝi faris.
Ĉu post ŝia alveno en Kanadon ŝi tuj alkutimiĝis al la lando? Mi supozas, ke ŝi ne parolis la anglan je la komenco?
Ne, ŝi ne parolis. Ŝi parolis nur la ĉeĥan kaj la rusan — la rusa estis deviga fako en tiu tempo. Ĉar mi estis manaĝero de la Ardmore-golfejo, kie ni havis teejon, kafeterion, mi proponis al ŝi, ke mi instruu al ŝi kelkajn frazojn, kiujn ŝi bezonus por servi sandviĉojn kaj teon, ktp., ĉe la tabloj. Ŝi rapide lernis la anglan — sed ŝi faris kelkajn erarojn kaj foje alportis malĝustajn aferojn al klientoj — sed tamen tio helpis, mi pensas. Poste ŝi ankaŭ sekvis kurson, kaj mi mem instruis ŝin.
Ĉu Esperanto tiam estis via familia lingvo, kaj ĉu ĝi restas tia ĝis nun?
Jes, jes. Olga ofte diris, ke Esperanto por ŝi estis ripoziga lingvo, kaj ankaŭ por mi estis tiel — ni povis paroli Esperanton post longa tago de parolado en la angla. Mia filino Hana estas trilingva: la angla, la franca kaj Esperanto; kaj mia filo Evan parolas la anglan kaj Esperanton.
Ĉu ili ankoraŭ parolas Esperanton kun vi kaj Olga?
Kun Hana — jes. Ŝi parolas kun ni Esperante. Mia filo — malofte. Li komprenas, se oni parolas al li, sed li mem ne ofte uzas ĝin. Nu, tio venas kaj iras laŭ la tempo.
Krom Esperanto, vi faris multajn aferojn en la vivo. Vi multe agadis kun indiĝenoj en Kanado. Kiam vi ekinteresiĝis pri indiĝenoj, kaj kion vi faris por helpi ilin?
Mi ekkonis kelkajn junajn amikojn, kiuj estis indiĝenoj el la rezervejo en mia regiono. Poste, kiam mi iris studi ĉe UBC, mi partoprenis en aktivadoj, kaj ĉe rezervejo mi instruis legadon — ne la lingvon mem, sed legkapablojn.
Poste mi iris norden por fariĝi socia laboristo laŭ la Alaska-ŝoseo, inter Charlie Lake kaj la teritorio de Jukonio. Tie mi laboris plentempe kiel la sola socia laboristo por regiono kun centoj da mejloj da malglataj vojoj. Tio estis en la 1960-aj jaroj — la tiel nomataj “teruraj sesdekaj jaroj”, kiam oni forprenis infanojn de indiĝenaj familioj.
Mi estis atestanto de tri maljustaj forprenoj de infanoj, kiuj estis senditaj al blankaj familioj en la sudo. Mi protestis, raportis kaj argumentis kontraŭ tio. Fine, kiam nenio ŝanĝiĝis kaj miaj raportoj estis ignoritaj, mi kaj alia socia laboristo decidis iri al la publiko, sen mencii nomojn, por paroli ĝenerale pri la problemoj.
Rezulte aperis grandaj artikoloj en la ĵurnaloj de Vankuvero, kaj mi estis maldungita, same kiel kvar aliaj sociaj laboristoj. Oni diris al ili, ke ili povus reveni nur se ili promesus ne plu subteni publikajn raportojn.
Ĉu laŭ vi viaj protestoj havis efikon?
Eble jes. La forpreno de infanoj ĉesis ne longe poste, aŭ almenaŭ malpliiĝis. Ankaŭ oni malfermis oficejon de socia bonfarto en Fort Nelson, kio antaŭe ne ekzistis.
Ĉu vi daŭre laboris por indiĝenaj komunumoj poste?
Jes, multe pli poste. Kiam mi jam estis en Sidney kaj laboris ĉe la golfejo, oni bezonis instruiston por la rezervejo Shehalis, apud la rivero Harrison. Mi helpis plurajn lernantojn fini sian mezlernejan diplomon.
La komunumo tiam reekmalkovris sian kulturon. Multaj homoj volis revivigi tradiciojn. Mi helpis konstrui tradician subteran domon (pithouse), kvankam mi mem ne sciis kiel fari tion! Mi kontaktis la Muzeon de Antropologio ĉe UBC, kaj specialisto venis por helpi. Tio estis por mi tre valora sperto.
Dum via vivo vi ankaŭ laboris kiel instruisto, ĉu ne?
Jes, mi instruis literaturon kaj teatron. Mi tre ŝatis tion — la laboro estis bona, kaj la studentoj ĝuis la programojn.
Ĉu vi ankaŭ mem aktoris aŭ produktis teatraĵojn?
Jes, sed ne tre grandskale.
Ĉu vi iam faris teatraĵojn en Esperanto?
Jes, dum eventoj Olga kaj mi faris kelkajn skeĉojn, sed ne grandajn prezentojn.
Vi ankaŭ verkas poemojn. Kial vi komencis?
Mi unue verkis en la angla, poste en Esperanto. Miaj poemoj troveblas ĉe verkoj.org kaj en diversaj gazetoj. Esperanto estas, laŭ mi, tre bona lingvo por poezio.
Ĉu vi ŝatas Esperantan literaturon?
Jes, mi havas sufiĉe grandan bibliotekon. Mi ŝatas ekzemple Grabowski kaj William Auld.
Lasta demando: vi ĵus festis vian 86-an naskiĝtagon. Kia estas via sano?
Ne tre bona. Eble ĉi tio estas mia lasta intervjuo.
Ĉu vi sentas, ke restas al vi io por fari en la vivo?
Jes. Oni devas lukti ĝis la lasta momento por amo, kunlaboro kaj la plua evoluo de la homaro.
Ĉu vi estas optimisma?
Jes, laŭ kosma vidpunkto. La vivo sur la Tero estas miraklo — kaj probable ne unika. Eble aliaj mondoj ankaŭ evoluis. Kaj eĉ se nia eksperimento malsukcesus, la vivo daŭrus aliloke.


Respondi