people in a psychotherapy session

Debato pri la Estonteco de Esperanto en Kanado

El la plej nova numero de Lumo…


En la lastaj numeroj de nia monata novaĵletero de KEA, Lumeto, kaj en posta retpoŝta interŝanĝo, furiozis debato pri kial Esperanto ne plu viglas en Kanado kaj ĝenerale. Malmultaj homoj partoprenas en eventoj, ĉu virtualaj, ĉu ĉeestaj. Ĉu Esperanto (aŭ almenaŭ la organizita movado) ekmortas? Ĉu partopreni en kongresoj kaj klubkunvenoj estas simple tro multekoste kaj tempopostule? Legu la komentojn ĉi-sube, kaj sendu al ni viajn opiniojn.

Kelkaj pensoj de Bob Williamson

Kiom ofte la averaĝa kanada esperantisto partoprenas esperantlingvajn renkontiĝojn? Laŭ mia sperto, malofte. Nur ses el preskaŭ 100 KEA-anoj ĉeestis la pasintan VARIE-on [en januaro]. Dum la novembra KVaK, neniam pli ol 35 homoj ĉeestis, pluraj el ili eksterlandanoj. Povas esti, ke homoj uzas aliajn komunikilojn (ekz. Diskordon ktp.) por renkontiĝi. Ĉu oni povus informi nin pri tio? Alie, kial la plejparto de KEA-anoj ne emas partopreni retajn renkontiĝojn? Ĉu oni timas pro malkapablo partopreni aŭ eĉ kompreni la diskutadon? Ĉu homoj estas tiom sinĝenaj aperi publike aŭ fari komentojn? Kial? Esperantistoj estas tiom amikemaj kaj akceptemaj homoj!

Pasintmonate ni petis vin plenigi enketilon pri kunvenoj kiel KVaK. Ni kore dankas tiujn 15, kiuj respondis. Tamen, 15 % estas malalta rezulto. Ŝajnas, ke 85 % de KEA-anoj tute ne interesiĝas pri kunvenoj, aŭ hezitas doni sian propran opinion pri la afero, aŭ eble ne kapablas doni sian atenton al la demandoj, aŭ eĉ ne legas nian novaĵleteron Lumeto. Unu respondis: “Ĝenerale mi trovas KVaK-on kaj similajn renkontiĝojn neinteresaj. Miaopinie tro da esperantistoj laboras por Esperanto, sed devus pli multe labori per Esperanto. Pli kaj pli ofte mi sentas, ke la tuta movado estas morteta.” Kiel respondi al tiu komento? Ĉu vi konsentas pri tiu opinio? Sen viaj intervenoj, oni tute ne povas scii, pri kio temas, aŭ kiel reagi kaj, espereble, pliboniĝi. Ni refoje petas vian helpon.

Mi havas fortan rekomendon al vi: ĉeestu pliajn kunvenojn! Se vi estas “eterna komencanto”, vi rajtas silenti kaj nur aŭskulti, se vi deziras. Vi rajtas stumbli en via uzado de la lingvo, ĝis kiam vi certe plibonigos vian lingvokapablon. Tiel ĉiuj el ni iam lernis la lingvon.

Komentoj de Yves Bellefeuille

Mi jes pensas ke Esperanto ekmortas, aŭ almenaŭ UEA bone imitas memmortigon. Mi ne havas solvon por tio. Mi provas regule partopreni la renkontiĝojn de nia loka grupo (kiu ankaŭ ŝajne ekmortas), sed mi havas malmulte da emo pri provincaj aŭ landaj aranĝoj.

Aŭ eble mi simple laciĝas; mi ja partoprenas en la movado de preskaŭ 50 jaroj.

Ŝajnas al mi ke eĉ la plej interesaj programeroj lacigas se ili ofte okazas. Mi ne scias kiom da homoj partoprenis la antaŭajn KVaK kaj similajn aranĝojn, sed se la nombro falas, laŭ mi tio nur signifas, ke homoj volas pli da variado.

Komentoj de James Bridge

Mi ĝenerale konsentas, ke Esperanto suferas malrapidan ekmortiĝon, sed mi ĉefe volas doni mian opinion pri la kaŭzo.

Miaopinie, surbaze de mia vidpunkto en norda Ontario, Esperanto estas tro multekosta por la plimulto da homoj. Tutcerte, oni rajtas senpage lerni Esperanton helpe de Duolingo aŭ Eklernu, sed lerninte la lingvon — kio sekve?

Necesas kaj mono kaj tempo por ĉeesti kongresojn kaj aliajn eventojn. La ĉiusemajnaj videokunvenoj povas portempe kontentigi parolantojn, sed post ne tro longa tempo fariĝas klare, ke la movado efektive okazas nur en grandaj urboj, kaj eĉ tiam nur en la plej grandaj, kutime ĉefaj urboj.

Dume, ĉio fariĝas pli kaj pli multekosta. Dungantoj ĉie ofertas nesufiĉe da mono kontraŭ tro da laboro, kaj penas limigi la rajton de laborantoj foresti de la laborloko.

Cetere, fine de la tago laborantoj estas tro lacaj kaj havas nek la energion nek la tempon por studi fremdan lingvon, kiu neniel materiale kontribuas al la ĉiutaga vivo.

Mi amas Esperanton kaj volas, ke pli da homoj ekkonu kaj ĝuu ĝin, sed kadre de la “piramido de bezonoj” de Maslow, nia afero troviĝas ĉe la plej supra, malgranda pinto de la piramido, kiun multaj homoj devas forlasi por plenumi pli bazajn bezonojn kaj simple vivteni sin kaj siajn familianojn.

Koncerne min, de pli ol 15 jaroj mi diras al mi: “Venontjare mi ĉeestos kongreson”, aŭ: “Venontjare aperos eĉ unu alia esperantisto en mia urbo.” Sed jaron post jaro, mi neniam sukcesis trovi sufiĉe da mono kaj tempo por vojaĝi ien ajn — nek por ĉeesti kongreson, nek eĉ por viziti familianojn aŭ ĝui ferion kun la edzino kaj infanoj. De pli ol 15 jaroj mi ne aŭdis eĉ la plej malgrandan flustreton pri novaj alvenintoj en la tuta regiono.

La interreto faras Esperantujon pli videbla al parolantoj tra la mondo, sed ne pli tuŝebla. Konkursoj, videokunvenoj, lecionoj kaj similaj eventoj rapide fariĝas senenhavaj.

Mi elkore volas renkonti eĉ unu alian personon en mia propra urbo, kun kiu mi povus verdumi, sed ju pli da tempo pasas, des pli malfacile estas subteni la dediĉon al lingvo, kies internacia koro estas preter la limoj de mia tempo kaj mono.

Mi amegas nian aferon, sed profunde malgajigas min la timo, ke por mi ĝi por ĉiam restos fora fantazio preter mia atingo. Mi ne scias, kiel ŝanĝi la situacion, ĉar miaopinie ĉio ĉi radikiĝas en la problemo, ke ĉiutaga vivo fariĝis tro multekosta kaj tempopostula por la plimulto da homoj (inkluzive min).

Nia afero multe gravas al mi, kaj negrave kiom da homoj lernas aŭ konas ĝin, Esperanto pliriĉigas mian vivon.

Mi ne scias, ĉu Esperanto suferas similan sorton en aliaj landoj. Eble ĝi estas tre vigla en Eŭropo, aŭ eble la ĉina esperantistaro estos la nova ondo — mi vere ne scias. Mi povas komenti nur surbaze de mia propra vidpunkto en norda Ontario.

Miaopinie, la korpo de Esperanto ŝajnas suferi malrapidan ekmortiĝon, ĉar la movado flankenĵetis ĝian animon. De longe mi taksas erara la emon de la ĉeforganizaĵoj deklari: “Esperanto estas nur lingvo, kaj ĉion alian elektas la parolantoj!”

Miaopinie, Esperantujo devus fiere ĉirkaŭbraki siajn homaranajn radikojn. Mi ne celas la homaranismon de la kreinto, sed la por-laborantajn, pac-amantajn kaj kontraŭfaŝismajn radikojn.

La korpo perdis sian animon. Ni, la parolantoj, devas trovi kaj reenkorpigi ĝin.


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.