KVaK
-

Enketilo pri Kanadaj Virtualaj Kongresetoj
Tiu enketilo helpos pri la organizado de la sekvaj Kanadaj Virtualaj Kongresetoj. Dankegon pro via respondoj!
-

9a Kanada Virtuala Kongreseto
Du fojojn jare, KEA organizas virtualan kongreson por Kanadanoj kaj ĉiuj ajn aliaj kiu ŝatus partopreni. Ĉi-foje ni reliefigos kinoarton en Esperanto.
-

KVaK 7
Jen la registraĵo de la 7a Kanada Virtuala Kongreseto, festante la 40an Datrevenon de la Vankuvera Universala Kongreso 1984!
-

La Spirito de Radio
Jen la muzika paŭzo de la 7a Kanada Virtuala Kongreseto: La Spirito de Radio de Rush (Kanada rokgrupo).
-

Vankuvero Vin Brakumas!
Vankuvero Vin Brakumas! estis salutkanto al la partoprenantoj de la 69a UK en Vankuvero en 1984. La filmeto estis farita por la 7a Kanada Virtuala Kongreseto kiu okazis la 6an de Aprilo 2024 por festi la 40an datrevenon de la Vankuvera Universala Kongreso.
-

Registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj!
Ĉu vi ne ĉeestis la sesan Kanadan Virtualan Kongreson (KVaK 6)? Ne maltrankviliĝu, sed spektu la registraĵojn per YouTube! La registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj ĉi-tie.
-

KVaK-6 – novembro 2023!
La Sesa KVaK (Kanada Virtuala Kongreso) okazos la 18-an de novembro 2023 (sabato). Detaloj venos. La kutima tempo estas 15:00 oriente en Otavo (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike).
-

Re-KVaKu! (25-a de marto 2023) KVaK5
Rezervu la daton por la kvina KVaK — Kanada Virtuala Kongreseto. 25-a de marto, 15:00 oriente (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike). Por aliĝi, plenigu tiun ĉi formularon: https://forms.gle/S4rPKvmzD3Zjwbrs7
