Kanada Esperanto-Asocio
198 Banbrooke Cres
Newmarket, Ontario
L3X 2W6
Informoj pri Esperanto en la angla kaj la franca (por gazetaro kaj kiuj komunikas kun gazetaro)

Kanada Esperanto-Asocio
198 Banbrooke Cres
Newmarket, Ontario
L3X 2W6
Informoj pri Esperanto en la angla kaj la franca (por gazetaro kaj kiuj komunikas kun gazetaro)
Saluton!
Mi estas Izako, unu el la gvidantoj de la Esperanto-Societo de Portlando en Oregono, Usono. Ĉi-jare ni gastigis la Nord-Okcidentan Regionan Esperanto-Konferencon. Mi serĉas kontaktinformojn pri lokaj kluboj en okcidenta Kanado.
La konferenco okazas seninterrompe ekde 1981 kaj kutime estas gastigita en urboj de nordokcidenta Usono aŭ okcidenta Kanado. En pasintaj jaroj ĝi okazis en Viktorio, Brita Kolumbio, kaj en Kalgario, Alberto, inter aliaj. Nia ĉefa kontaktulo pri NOREK, Arlyn Kerr el Seatlo, bedaŭrinde forpasis, do mi ne scias, kun kiu kontakti por eltrovi, kiu eble volus gastigi la konferencon en 2026.
Mi dankas al vi pro via helpo kaj antaŭĝojas ricevi vian respondon baldaŭ.
Amike,
Izako
Saluton Izako,
Kun pardonpeto, mi finfine private respondis vian demandon.
Kore dankas
Bob Williamson
Sekretario de KEA
Lasi respondon al Izaak Zawyrucha-Moore Nuligi respondon