
Ĉiumonata novaĵletero de KEA por Januaro.

“Discover Esperanto through my 6-month journey across Europe. While hitchhiking, I met with Esperanto speakers and participated in Esperanto events with the goal of better understanding the Esperanto community.” — Gabin EO

Ne, ni ne iris ĉi-somere al la Universala Kongreso en Tanzanio — ni vojaĝis pli proksime al la hejmo, ĉe niaj najbaroj en Usono, kaj ni havis mirindan tempon…

Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe.

Jen la tagordo de la plej lasta estrarkunveno.

“Komence, mi ne certis, ĉu mi iros al Aruŝo por la 109-a UK, sed mi tamen rapide aliĝis. Sed nun, mi ne bedaŭras, ke mi kuraĝis flugi tiom foren.”

Ni ĝojas inviti vin al la 9-a Renkontiĝo Brazilo-Kanado (RBK), kiu okazos la 11-an de decembro 2024! Ĉi tiu evento, okazonta ekskluzive en Esperanto, celas kunigi brazilajn kaj kanadajn esperantistojn por interesaj diskutoj kaj sperta interŝanĝo. Ĉiuj esperantistoj tutmonde estas bonvenaj partopreni ĉi tiun eventon.

EsperantoUSA kaj la Kanada Esperanto-Asocio tre ĝoje anoncas ke okazos Dulanda Kongreso en Toronto la 11an – 13an de Julio, 2025. La Dulanda Kongreso promesas tre riĉan kaj buntan programon inkluzive de pensigaj prelegoj, montroj kulturaj kaj artaj, ekskursoj ekscitaj, kaj NASK!

La semajnfinon de la 18-a de majo 2024 okazis MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) en Montrealo, Kebekio. Tiu tritaga renkontiĝo estis okazo por esperantistoj kune turismi, konatiĝi kaj ekzerci sin pri nia bela lingvo.