Novaĵoj

Nova Estraro de KEA por 2008-2009

Ĝis la limdato (31a de aŭgusto) 10 membroj konsentis (unu poste demisiis) esti kandidatoj por la nova estraro. Ĉar tio estas malpli ol la 11 permesata de la statuto, ni ne estas devigataj baloti. Do, ili ĉiuj fariĝos estraranoj ekde la 1a de januaro 2008.

Notu ke se la membroj ne estas kontentaj pri iu(j) en la listo, kvarono (minimume) de la membroj de KEA povas devigi referendumon se ili postulas tion. Espereble tio neniam okazos, sed mi atentigas, ke tiu 'sekureca' rimedo ekzistas.

Kandidatoj por Estraro de KEA 2008-2009 ordigitaj alfabete, kun loĝurbo.

1. Yves Bellefeuille, Otavo

2. Edmond Brent, (apud) Montrealo

3. Normando Fleury, Montrealo

4. Geoffrey Greatrex, Otavo

5. Benjamin Irwin, Otavo

6. Boris-Antoine Legault, Montrealo

7. Ken Price, Toronto

8. Allan Simon, Kalgario

9. Robert Williamson, Dartmaŭto/Halifakso

-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Ken Price, (ĉi-jara) sekretario de KEA
http://www3.sympatico.ca/kenprice13

NOREK : Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK)

La NordOkcidenta Regiona Esperanto-Konferenco de Ameriko ( NOREK ) okazos inter la 21-a kaj 23-a de septembro 2007 en la urbeto de Sidney apud la urbo Viktorio, la ĉefurbo de la Kanada provinco Brita Kolumbio. La konferenco, NOREK, havas kiel sian specialan temon tiun de UNESKO por la jaro 2007 – La Polusaj Regionoj.

ARE 2007 : Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) kunigas esperantistojn el
nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino en oktobro, en Silver Bay (NY, Usono). En 2007, la renkontiĝo okazas de la 5-a ĝis la 8-a de oktobro.

ARE estas organizata de Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantistaj asocioj kaj kluboj en Usono. Por pliaj informoj, vizitu : Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

MEKARO-5

Kvina MezKanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo), okazis en Montrealo, de la 19a ĝis la 21a de majo 2007e. Ĉi-jara temo estis historio. En 2008, MeKaRo okazos en Toronto.

Dr. Esperanto's International Language

Nun haveblas, senpaga surreta HTML-a eldono de la originala propono de Esperanto el 1887 (angla versio), Dr. Esperanto's International Language http://www.genekeyes.com/Dr_Esperanto.html

Syndicate content