
La Sesa KVaK (Kanada Virtuala Kongreso) okazos la 18-an de novembro 2023 (sabato). Detaloj venos. La kutima tempo estas 15:00 oriente en Otavo (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike).

Dank’ al laborego de Martin Morris, profesia bibliotekisto, la tuta biblioteko estas zorge katalogita, serĉebla, kaj ĉiu libro de ĝi estas pruntebla por la membroj de KEA kaj ESK. Aldone, en la sama katalogo, troveblas la tuta biblioteko de la Esperanto-Societo de Kebekio. Vizitu biblioteko.ca por vidi la kolekton!

Ĉi-foje ni ĝuos kamparan ekskurson en la regiono de la Georgia Golfeto, centrigita en la turisma urbo Midland. MeKaRo okazos je la 20a ĝis la 22a de majo, 2023. Pli da informoj: http://mekaro.ca/

Rezervu la daton por la kvina KVaK — Kanada Virtuala Kongreseto. 25-a de marto, 15:00 oriente (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike). Por aliĝi, plenigu tiun ĉi formularon: https://forms.gle/S4rPKvmzD3Zjwbrs7

La Universala Kongreso de aŭgusto 2022, okazonta en Montrealo, iĝas pli kaj pli baldaŭa. Eblas aliĝi ĉe tiu paĝo. La kotizoj altiĝos la 1an de aprilo. Sciu, ke haveblas stipendioj por tiuj, kiuj bezonas monan helpon por partopreni la kongreson. Necesas peti ĝin ĉi tie ĝis la 31-a de marto. Se necesas, la decidantoj donos prioritaton al junuloj kaj al tiuj,…