
KEA pretas doni kelkajn stipendiojn al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso). Stipendioj haveblas de po 200 CAD por MeKaRo kaj de po 500 CAD por la Usona Kongreso. Pro financaj limigoj, ni ne povas garantii sukceson al ĉiu petanto.…

Kio okazis en Kanado por Zamenhofa Tago? Toronto La 16-an de Decembero Esperanto-Toronto okazigis ĝueblan Zamenhofan feston. Estis ŝancbufedon kaj formalan klubkunsidon kie ni diskutis planojn por la venonta jaro, kaj elektis la novan estraron de la klubo. Ni ankaŭ gastigis du gastojn kiuj venis de Kingstono! Montrealo Okazis bela Zamenhof-festo kun proksimume 26 homoj…

Jen la tagordo de la plej lasta estrara kunveno:

🗓 Dato: La 19-a de Januaro, 2024 ⏰ Horo: 18:00 (Kanada Orienta Tempo) / 20:00 (UTC-3, Horzono de Brazilo) 🔗 Zoom-Retligilo: https://bit.ly/pma-chefa 🌍Venu Ĉiuj! Brazilanoj, kanadanoj, kaj esperantistoj el ĉiu angulo de la mondo – aliĝu al ni por speciala interkultura renkontiĝo! 💬 Pri la Evento: Ĝi estas unika okazo interŝanĝi kulturojn kaj amikiĝi. Niaj kanadaj amikoj prezentos fascinan rigardon…

Feliĉan novjaron! 🎉 Jen la estraranoj de KEA dum 2024-2025 kies postenoj oficiale komenciĝas hodiaŭ.

Estimataj Estraranoj kaj Membroj de la Kanada Esperanto-Asocio, Kun granda plezuro, Esperanto-USA ĝojas inviti vin kongresi kun ni en bela kaj sunoplena Los-Anĝeleso, somere de 2024. Ni multe profitis vian gastemon dum la Universala Kongreso en Montrealo, kie ni ankaŭ festis nian unuan ĉeestan kongreson post la komenco de Kovimo; efektive, por multaj usonaj Esperantistoj,…

Hodiaŭ, je Zamenhof-Tago, la Tago de la Esperanta Libro, ni festu kun kvazaŭ libreto, la dua duobla numero ĉi-jare de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Bonvolu trovi ĝin –jam enretigita de redaktoro Ĵenja Amis– en la kutima loko: https://esperanto.ca/lumo/. Legu, ĝuu, kaj reagu. Koran dankon, Ĵenja!

Ĉu vi ne ĉeestis la sesan Kanadan Virtualan Kongreson (KVaK 6)? Ne maltrankviliĝu, sed spektu la registraĵojn per YouTube! La registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj ĉi-tie.

Bela kunveno okaze de la pasintvendreda oficiala prezento de la memortabulo en la parko Albert-Saint-Martin, kiu reliefigas la poresperantan agadon de Albert Saint-Martin (1865-1947), unu el la pioniroj de Esperanto en Kanado. Gratulegon al Normando Fleury pro tiu ĉi iniciato, dankegon al Claure Larivière, verkinto de biografio de A. Saint-Martin, pro lia ĉeesto, kaj al…