Lumo
-

“Troplanu!” – Kiel organizi perfektan kongreson!
James Mackey estas, sendube, “leviĝanta stelo” de la Kanada Movado. Li estis unu el la organizantoj kaj la ĉefa motoro malantaŭ la Dulanda Kongreso en Toronto (julio 2025). Por la kongesanoj, li ŝajnis ĉionfaranta, ĉiam, ĉie, kun afablaj vortoj kaj la kapablo kvazaŭ-magie respondi ĉiun demandon, solvi ĉiun problemon kaj helpi laŭbezone.
-

Raporto de la Prezidanto: 2025
Estas mia devo – kaj ankaŭ plezuro – prezenti mallongan raporton pri la stato kaj agadoj de la Asocio dum la pasinta jaro. Kiuj estis niaj plej sukcesaj agadoj ĉi-jare?
-

Nova “Lumo” 2025
Jen la plej nova numero de “Lumo”, kaj la lasta sub mia redakto (la torĉon transprenos nia kara amiko kaj samurbano, Garry Evans). Tiu ĉi numero estas aparte bunta! Atendas vin profunda esploro de la temo Esperanto kaj kinoarto. Mi dediĉis ĝin al tiu temo pro la apero de nova kanada profesia filmo en Esperanto,…
-

Ne inundu Esperantujon per AI-kreaĵoj
“Kiel Narciso, rigardante sin en la spegulo de la rivero, ĉu ankaŭ ni estas tiel enamiĝintaj al niaj jam ekzistantaj kreaĵoj, ke ni dronos nin en Esperantaj regurgitaĵoj?”
-

Vojaĝoj kaj Rotario: per Esperanto, por Esperanto!
“Rotario fondiĝis en Ĉikago en 1905, kun komercaj kaj amikecaj celoj. Ĝia slogano estas ‘Servo super si’.”
-

Libroj, libroj sur la bretoj; kiom kostas la aĉetoj?
“…kion fari pri niaj propraj esperantaj libroj post nia morto, aŭ post nia malkapablo uzi kaj ĝui ilin?”
-

Esperanto en Saskaĉevano
“Laŭ la membrolisto de KEA, mi estas la sola membro en Saskaĉevano. Sed mi pensas, ke mi povas verki raporton.”
-

Ni ploru…je rido!
“Rido estas formo de protesto kaj elmontro de kuraĝo. Rido estas potenca ilo. Ĝi montras la veron en alia lumo kaj kolerigas la povulojn. Ĝi forprenas iliajn maskojn kaj lasas ilin stari, kvazaŭ nudaj, antaŭ la publiko. La povuloj timu nian ridon, same kiel ili timu nian agadon!”
-

Tarifoj ĵetos la mondan ekonomion sur rifojn
“Kiu pagas la tarifojn? Malgraŭ la kredoj de s-ro Trump, plej ofte estas konsumantoj, kiuj pagas.”
-

Pri fideleco en tempo de milito
“Venis la epoko de “kulturaj militoj”. Ĉio estas furaĝo por ili: vakcinoj, aborto, pafiloj, transgenreco, klimata scienco, civitaneco, la brutaleco de policistoj. Kiel en ĉiuj militoj, la vero estas la unua viktimo.”
