
Verkita en la tago de Espero, la 12-an de Julio 2025 dum la Dulanda Kongreso en Toronto, kaj proponata al ĉiuj Esperantistoj de bona volo tra la mondo.

“Unua surprizo por mi estis, ke mi ne vidis pasportkontrolistojn. Fakte, mi eniris la landon sen stampo en mia pasporto. Mi eĉ pensis, ke mi erare pretersaltis polickontrolon kaj revenis serĉi policistojn. Ĉarmaj policistoj nur ridetis kaj diris al mi: ‘Bonvenon al Kanado!’, do tio ege surprizis min.”

[Alkongresa] vojaĝo estis por mi la plej longa, daŭrante preskaŭ 24 horojn. Kvankam mi sentis min tre laca post la alveno, mia laceco rapide malaperis pro la varma bonvenigo de loka esperantisto, s-ro John Huang, kiu afable gastigis min ĉe sia hejmo. Lia afableco tuj donis al mi la senton, ke mi estas inter amikoj,…

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

James Mackey estas, sendube, “leviĝanta stelo” de la Kanada Movado. Li estis unu el la organizantoj kaj la ĉefa motoro malantaŭ la Dulanda Kongreso en Toronto (julio 2025). Por la kongesanoj, li ŝajnis ĉionfaranta, ĉiam, ĉie, kun afablaj vortoj kaj la kapablo kvazaŭ-magie respondi ĉiun demandon, solvi ĉiun problemon kaj helpi laŭbezone.

Estas mia devo – kaj ankaŭ plezuro – prezenti mallongan raporton pri la stato kaj agadoj de la Asocio dum la pasinta jaro. Kiuj estis niaj plej sukcesaj agadoj ĉi-jare?

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

Tiu enketilo helpos pri la organizado de la sekvaj Kanadaj Virtualaj Kongresetoj. Dankegon pro via respondoj!

Jen la plej nova numero de “Lumo”, kaj la lasta sub mia redakto (la torĉon transprenos nia kara amiko kaj samurbano, Garry Evans). Tiu ĉi numero estas aparte bunta! Atendas vin profunda esploro de la temo Esperanto kaj kinoarto. Mi dediĉis ĝin al tiu temo pro la apero de nova kanada profesia filmo en Esperanto,…